Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

simpla. Certe troviĝas la botelfundoj: sed mi scios ilin malaperigi.

Dum la vespero mem, li veturis en ĉareto, funde de kiu li kaŝis malgrandan ŝtupetaron, haltigis sian ĉevalon, antaŭ kelkaj paŝoj, apud la loko de li elektita; kaj per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis, laŭ unumetra longo, la vitrajn rompaĵojn enmetitajn en la gipson. Poste li malsupreniris el sia ŝtupetaro, ĝin kaŝis en la fosaĵon, zorge ĝin kovris per herboj, kaj najlis sur la muro pecon da ĉifonaĵo, por ke li facile rekonu la lokon kaj ne bezonu ĝin longatempe serĉi, kiam li pli poste ĉi tien revenos.

En tiu loko, la muro de la parko staris apud grenkampo apartenanta al lia patro. Dum la tago, Ludoviko en ĝin kondukigis mekanikan draŝilon, difinitan al la senŝeligo de garboj devenantaj de la lasta rikolto, kiuj, en la vasta kampo nove falĉita, amasiĝis sub formo de altegaj garbaroj.

La laboro urĝis pro la malbona vetero: la rikoltistoj estis maldormontaj dum parto de la nokto. Tiun detalon tre bone konis Viktoro. Pro tio, li ne hazarde elektis tiun vesperon, prefere al alia, por prepari sian malluman entreprenon. Li esperis ke, meze de la terurega bruego farita de la maŝino, la malsonoraj bruoj de lia martelo pistanta la vitraĵojn, estos maskitaj de la mekanika bruo, kaj pro tio ne aŭditaj. Tio cetere realiĝis.


Kiel ĉiuj Prelonganoj, la junulo konis la parton de la kastelo en kiu troviĝas la ĉambraro de Matildo, kaj inter ĉiuj fenestroj truigantaj la fronton, tiun kiu apartenas al ŝia dormoĉambro. Nun li devis rompi vitraĵon de tiu fenestro, ne vidite, kaj eĉ ne suspektite.

Dum la tuta nokto, li kavigis sian cerbon, serĉante ideon: sed matene, li estis trovinta ankoraŭ nenion. Li ellitiĝis, faronta sian kutiman promenadon, kaj kompreneble sin direktis al la malnova domego. Kiam li troviĝis