Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ la kradego, li kalkulis ke la interspaco, disiganta la fenestron de fraŭlino de Prelongo el la ekstera punkto plej proksima, estas almenaŭ cento da metroj. Plie, arboj ankoraŭ folihavaj staris, kiel kurteno, inter tiu kastela flugilo kaj la ekstero de kradoj. Li ne povis esperi, ke li sukcesos per ŝtono ĵetita. Kuglo de pafilo certe trafus la celon, sed la bruo de l’ eksplodo lin perfidus. Li pripensis al tio, trairante placeton, kiu estis apartigita el la vasta kastela korto nur de la kradego, kiam li renkontis bandon de knaboj, inter kiuj troviĝis la infanoj de lia bofratino.

Tiuj knaboj estis tiel okupataj de ludo nova, ke ili ne rimarkis la ĉeeston de sia onklo. Unu el ili, la plej altkreska en la aro, estis ricevinta donace belan pafarkon pentritan per brilaj koloroj, kunirantan kun sagujo plena da sagetoj. Li amuziĝis, provante sian lertecon antaŭ siaj kunuloj, kaj celante celtabulon alkroĉitan sur arbo. Tiu ludo fariĝis por la kapitano montro lumiga.

Tamen la solvo de la problemo ne estis ankoraŭ trovita: neniam sago, ĵetita de tia ludileto havus sufiĉe da forto por rompi vitraĵon post cent metroj da interspaco. Plie la celado estis tre malfacila; kaj, por sukcesigi sian projekton, la kapitano ne povis korekti sian pafadon, kiel faris la infanoj. Li havis nur unu sageton pafeblan; kaj ĉi tiu ĵetaĵo senŝancele devis esti la trafonta. Li momente pripensis, kaj subite frapis sian frunton: li estis trovinta.

Li alproksimiĝis la ĝojan bandon. Dum li juĝis la sagpafojn kaj donis konsilojn, li lerte ŝtelis unu el plumhavaj vergetoj, kiuj troviĝis ankoraŭ en la sagujo, intencante in petto doni al la posedanto sufiĉan kompenson, kiam okazo prezentiĝos. Post kelkaj minutoj, li lasis la knabaron kaj revenis al la farmodomo.

Tuj li supreniris en la grenejon, por vidi ĉu li ne trovos antikvan mezepokan pafarkon, datumantan de krucaj militiroj. Iam ĝi estis propraĵo de unu el liaj prapatroj, kiam Linŝardoj sekvis en la milito la Prelongajn sinjore