Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/173

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gojn kiel armservantoj. Viktoro memoris, ke li ĝin vidis iam, kiam li estis infano: tamen li ne kuraĝis peti de iu ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ, kaj en kiu loko ĝi troviĝas. Sed en provinco, ĉar la spaco ne mankas, oni facile estas konservema. Post kelkaj serĉadoj, la kapitano trovis tion, kion li deziris, malantaŭ malnovaj kestoj, meze de araneaĵoj. La armilo estis tre rustita kaj tre malpura, sed tute sendifekta laŭ ĉiuj siaj partoj. Ĝin viŝinte kaj zorge puriginte, li streĉis la pafarkon, celis, premis la risorton, kaj ĝoje konstatis, ke ĝi funkcias tiel bone kiel dum la Valois’a epoko.

La junulo revenis apud la knabojn, kiuj pli kaj pli ŝajnis okupitaj de sia ludo. Li sin kaŝis malantaŭ larĝa arbtrunko, certiĝis ĉu neniu lin vidas, metis la sageton ŝtelitan en la fendon de la pafarko, streĉis la ŝtalan arkon, celis, premis la risorton. La sago ekflugis siblante, trairis la foliaron, kaj, rompinte la fenestran vitraĵon, pikiĝis en la harligaĵon de la ĉambristino, kiu ordigis la ĉambraron de sia mastrino. Tiu knabino puŝis teruran krion, malsupreniris kvarŝtupe la ŝtuparon, lasante sterniĝantaj sur siaj ŝultroj siajn harojn malalligitajn, el kiuj pendis ankoraŭ la sageto, kiu preskaŭ ŝin mortigis; kaj ŝi rapidis kiel frenezulino en la kajuton de la pordisto.

Ekpreninte la kulpilon, la cerbero saltegis mezen de infanoj, kriante:

— Aro da buboj, al kiu apartenas tiu sageto?

— Al mi, sinjoro, respondis la posedanto de la sagujo.

— Petolulo, vi preskaŭ mortigis fraŭlinon Klemencon; vi rompis vitraĵon en la fenestro de ŝia fraŭlina Moŝto: vi tion elpagos al mi.

Tiam li ekkaptis per la orelo la malfeliĉan knabeton, kiu nenion pri tio komprenis, kaj kriegis:

— Ne estas mi, sinjoro; mi al vi ĵuras, ke ne estas mi.

Kaj li senprokraste lin alkondukis al liaj gepatroj. Post la rakonto farita de la pordisto, malgraŭ la protes