Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

toj de la senkulpa knabo, ĉi tiuj opiniis, ke ili devas lin puni per grava survangaro.

— Nu, diris la pordisto revenante, post kiam li estis avertinta la vitraĵiston, neniam mi suspektis, ke tia ludileto havus tian fortikecon. Estas tre malprudente lasi armilon tiel danĝeran en manoj de dekjara knabeto.

Tuj kiam li pafis sian sageton, Viktoro singarde foriris, kaŝinte sian pafarkon. Sed kompreneble li povis resti en la loko en kiu li troviĝis; ĉar neniu estus suspektinta, ke viro tiel malpetolema kiel li, estus kapabla de tiaj infanaĵoj.

Post unu horo, la vitraĵisto anstataŭis la vitraĵon rompitan.

Nun, ĉar li bone preparis la batalan kampon, Viktoro opiniis, ke estis alveninta la momento por agi: do, dum la vespero mem, li provos la aventuron.


Dum la tago, li sin provizis de kamparana vestaro, por ke oni ne lin rekonu, ĉu okaze li renkontus iun. Kiam li opiniis, ke ĉiu dormas en la farmodomo, li vestis sian maskantan veston kaj forlasis senbrue la patran loĝejon. Li sin direktis, per la plej mallonga vojo, al la loko de la muro, kiun li markis antaŭtage; kaj facile li ĝin retrovis, malgraŭ la senlumeco. Ĉar la rikoltistoj de lia patro finis sian laboron dum la hodiaŭa tago, li estis preskaŭ certa, ke li renkontos neniun. Li malsupreniris en la fosaĵon, palpetis tra la herboj, kaj retrovis sian ŝtupetaron, kiun li apogis kontraŭ la muron. Alveninte supren, li rajdis la randon sur la loko sur kiu ne troviĝis plu la botelfundoj, ĉar li ilin rompis antaŭtage. Ekpreninte sian ŝtupetaron, li ĝin altiris al si, ĝin returnenirigis, ĝin malrapide remetis sur la alian flankon, kaj malsupreniris en la parkon, farinte neniun bruon. Ĉar li esperis reveni per la sama vojo, li remetis sian ŝtupetaron teren, laŭlonge de la muro, por ke ĝi ne altiru la rigardojn de servisto malfruiĝinta. Tion farinte, Viktoro restariĝis kaj longe