Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

spiris. Li troviĝis en la fortikaĵo. Li sciis, ke Ŝafo estas enĉenumita; do li ne timis, ke ĝi lin malhelpu. Ĉar, ne estinte certa pri tio, eble li estus forlasinta sian entreprenon.

La kapitano orientiĝis kaj sin direktis luppaŝe, marŝante laŭlonge de la kreskaĵaroj, al ilejo en kiu la ĝardenistoj lokis siajn ilojn. Li estis certa, ke li trovos en ĝi alian ŝtupetaron multe pli longan al tiun, kiun li alportis kun si: ĉar tiu ilo ne sufiĉis por atingi ĝis alteco de unua etaĝo. Li facile trovis tion, kion li serĉis, starigis la ŝtupetaron kontraŭ la muron, en loko kie la kastela flugilo, farante angulon kun la fronto, naskis parton malluman, pli mallumigitan ankaŭ, per tiu nokto sen luno, sub nubkovrita ĉielo. Suprenirinte ĝis la unua etaĝo, la junulo sin ŝovis sur la kornico ĝis la fenestro ankoraŭ lumigita, ĵetis internen rapidan rigardon, kaj, kontenta pro tio, kion li ekvidis, li atendis.

Fraŭlino de Prelongo estis en sia apartemento, kaj sin preparis al la enlitiĝo. Klemenco, ŝia ĉambristino, aliris kaj eliris tra la ĉambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino. Ĉar dum la tuta tago la vetero estis varmega pro fulmotondro, la fenestro restis duonfermita. Pro tio, la kapitano perdis neniun vorton de l’ interparolado.

— Ĉu via fraŭlina Moŝto ne enlitiĝos tuj, petis la ĉambristino.

— Post unu momento, knabino. Antaŭe mi volas ekzameni tiun tabakujon, kiun mia patro al mi komisiis, por ke mi ĝin restarigu. De kiam sinjoro de Blasano min amindumas, mi havas plu unu minuton da libertempo.

— Via Moŝto ne estas plendinda. Ĉiuj edziniĝontaj fraŭlinoj estus feliĉaj, se ili povus diri similan parolon.

— Estas vere. Sed fine mi promesis, kaj mi ne plenumas mian promeson. Aminda patreto! Kiel li estas bona kaj paciencema. Li ne ankoraŭ petis de mi tiun juvelon, kaj tamen Dio scias, ke li multe ĝin ŝatas.