Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/179

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fenestra kovrilo kiu ne fermiĝas, ŝtupetaro antaŭ du paŝoj de mia fenestro, se mi estus timema, mi havus tre bonajn motivojn por tremi.

Dum ŝi, senmovigite de tiuj pripensoj, spiris la varmetan aeron de la nokto, ŝi direktis siajn rigardojn al la nenatura ruinaĵo, kiu ŝajnis lumigita, kvankam ŝi ne povis klarigi pro kiu kaŭzo kaj per kiu maniero.

— Dinome! blasfemis Viktoro inter siaj dentoj, ĉu ŝi ne baldaŭ enlitiĝos; ĉu ŝi atendigos min ĉi tie ĝis morgaŭ matene? La kapitano maltrankviliĝis, ĉar li sentis sin ekokupitan de rigidigeco, kiu komencis en liaj piedoj. Se li ne konservas sendifekta la uzon de siaj membroj, ĉu li povos eliri el la loko maloportuna en kiu li troviĝas.

Sed post kvarono da horo, fraŭlino de Prelongo reen iris kaj fermis la fenestron.

— Fine, maĉadis la junulo: feliĉe ne estas tro malfrue.

Sed li devis atendi ankoraŭ, dum duono da horo, ke la junulino, kiu ne rapidis, estas sin senvestiginta kaj kuŝiginta en sian liton.

Viktoro ne perdis unu detalon de tiu pornokta tualeto, kaj sentis en liaj vejnoj la ekbruliĝon de dezirega febro. Ĉar fraŭlino de Prelongo estis tiel belega korpe kiel beleta vizaĝe. Ĝis nun, krom ŝia patrino kaj ŝia ĉambristino, neniu povis fanfaroni, ke li konas belaĵojn, kiujn ne eĉ suspektis la kapitano. Hieraŭ lin instigis al tiu entrepreno nur la deziro al la venĝo; sed nun estis la amo, kiu lin ekscitis al ĝia tuja plenumo, amo bruta kaj voluptama, estas vere, sed pro tio pli perforta.

Fine la lampo estingiĝis. La ĉambro de Matildo estis lumigita nur de noktolampo, kies la opala vitroglobo lumigis al ĉiuj objektoj, kiel luna blanka radiado.

La junulo reiris al sia ŝtuparo, malsupreniris teren, kaj ĝin remetis malsupren de la fenestro. Ĉar Matildo estis enlitiĝinta, nun li ne timis plu surprizon: pro tio