Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/180

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li opiniis ke la aliro estos pli facila per la ŝtupetaro senpere staranta sub la fenestro ol per la kornico. Sed li atendis ankoraŭ dum duono da horo, por ke ŝia suferontino havu la tutan tempon necesan por ekdormi.

Tiam li supreniris. La vitraĵo, rompita dum la mateno kaj anstataŭita dum la tagmezo, estis subtenita nur de mastiko ankoraŭ freŝa, kiun sen malfacileco li formetis per la pinto de sia tranĉilo. Poste preninte en sia poŝo malgrandan prenilon, kies li zorge sin provizis, li eltiris delikate la najletojn, kiuj fiksis ankoraŭ la vitraĵon, ĝin tutan formetis, ĝin prenis per sia dekstra mano, enirigis sian brakon maldekstran tra la malfermaĵo, kaptis la fenestrofermilon kaj ĝin turnis. La fenestro senbrue malfermiĝis. La kapitano repuŝis la du duonfenestrojn kaj eniris en la ĉambron, ĉiam tenante la vitraĵon en sia mano. Li rapide ĝin apogis kontraŭ la muron, ĉar ĝi lin embarasis: poste, ferminte la fenestron, li momente pripensis.

La junulino dormis. Sed anstataŭ esti kvieta kiel kutime, ŝia dormo ŝajnis maltrankvila kaj febra, kvazaŭ ŝi sufokiĝus sub la premo de inkubsonĝo. Tiuj ekskuaj gestoj, tiuj nekompreneblaj paroloj elirantaj el ŝiaj lipoj kun tono de teruro, pruvis ke, en sia sonĝo, ŝi penis repuŝi sed sensukcese nevideblan malamikon furiozantan kontraŭ ŝin. Tio estis la sekvo de pripensadoj de ŝi faritaj, kiam ŝi enlitiĝis. Kvankam ŝi estas tre kuraĝa, tamen ŝi estis impresita pro la fariĝoj okazintaj dum la tago, multe pli ol ŝi kredis. Kaj tio reenagis en ŝia dormo.

Viktoro sin preparis, kaj jam estis ŝin ekkaptonta en siajn brakojn, kaj haltigonta per kisado sur la buŝon la krion, kiun certe ŝi ekpuŝos vekiĝante, kiam subite Matildo, malfermante la okulojn, stariĝis kaj sidiĝis. Vidante antaŭ si, vestitan kiel kamparanon, tiun viron kiu, pro lia malvera vesto, estis malfacile rekonebla, ŝi