Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/181

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

volis krii. La teruro paralizis ŝian langon; kaj nur raŭka sono eliris el ŝia gorĝo. Cetere ŝi ne estis certa ĉu ŝi ne ankoraŭ dormas. En ŝia cerbo duonvekita duondormanta, la sonĝaĵo kaj la realaĵo tiel konfuziĝis, ke ŝi kredis daŭrigi la sonĝon komencitan.

La junulo profitis tiun sekundon da ŝanceliĝo. Li rapidis al la lito, sublevis la kovrilojn kaj jam ekkaptis la junulinon per siaj fortikaj brakoj, kiam la malfeliĉa infanino, subite vekita de la malvarmo, rekonis sian atakanton. Baraktante, ŝi ekkriis:

— Viktoro Linŝardo!

— Jes, belulino mia, Viktoro Linŝardo kiu cin amas, kaj kiu tion ekpruvos al ci. Ĉar mi ne povas esti cia edzo, mi fariĝos cia amanto: la afero estos sama.

Tiu malĝentilega cidiro impresis Matildon eble pli dolore ol la restaĵo. Ŝi penis sin liberigi el liaj ĉirkaŭpremoj kaj alvoki helpadon, sed vane.

Ĉar dum li rekomencis sian atakon, premegante per sia tuta pezo la korpon de sia suferantino, la malnoblulo almetis sian manon sur ŝian buŝon por haltigi ŝiajn kriojn.

— Cia sintenado estos vere fiera, li moke murmuretis en ŝian orelon, kiam ci estos vekinta la tutan loĝantaron. Oni venos al ni; oni cin trovos inter miaj brakoj. Jen estas bela vidaĵo prezentota al sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo.

Fraŭlino de Prelongo sufokiĝis, eĉ stertoris sub la brutaj karesoj de sia atakanto. Sed ŝi havis en vejnoj sangon de antikvaj ferarmitaj herooj; kaj ŝi ne perdis kuraĝon. Konsiderinte ke la situacio estus pereiga por ŝia famo, se oni ŝin surprizus kun Viktoro, ŝi komprenis, ke la kapitano estas prava, sekve ke ŝi devas sin defendi sola. Ĉar la junulo premegis ŝian buŝon per soldataĉa kisado, ŝi mordis lian lipon ĝis sango. Linŝardo aŭdigis malsonoran ĝemadon kaj rapide stariĝis. Profitante tiun momenton da malatento, Matildo lin repuŝis kontraŭ la