Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/182

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

muron, kaj per unu saltego eksaltis el la lito. Volante ŝin reekkapti, Viktoro streĉis la brakon: sed liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tolaĵo, kiu ŝiriĝis kaj restis en liaj manoj, lasante la junulinon tute senvestitan.

Vidante tiun virginan korpon subite senvualigitan, la kapitano puŝis blekegon. Kun konvulsiaj trajtoj, kun gestoj de frenezulo, li rapidis al la malfeliĉulino. Ŝi, en la ekscitego en kiu ŝi troviĝis, nur zorgante pri la minacanta danĝero, ne ekvidis ke ŝiaj plej sekretaj ĉarmoj estis kaŝataj de nenio, kaj perdis la barilon, kiu povis ankoraŭ ilin protekti.

Persekutado senhalta komencis. Uzante ĉiun meblon kiel remparon, sin ŝovante kiel kolubro en interspacon kuŝantan inter ili, ĝis nun Matildo sukcese glitis for de la manoj de sia persekutanto: sed li ne laciĝis.

La malfeliĉa infanino sentis, ke ŝiaj fortoj eluziĝas. Ŝi antaŭvidis la momenton en kiu ŝi falos kiel senvivaĵo en la brakojn de sia malamiko, kiam subita inspiro trairis ŝian cerbon. Pasante apud la tablo, ŝi prenis plenmane amaseton da tabako. Dum Viktoro, ne rimarkinte ŝian geston, penis utiligi tiun movon por ŝin ekkapti malantaŭe, ŝi per eksaltego returneniris, kaj, almetante sian pugnon al lia vizaĝo, ŝi frotis lian frunton kaj plenigis liajn okulojn per la brulanta pulvoro. La kapitano kriegis, forlasis sian suferantinon, embarasis siajn piedojn en la noktovesto disŝirita tere kuŝanta, perdis ekvilibron kaj kun kapo malsupre ekfalis en la vitraĵon, kiun enirinte li estis metinta kontraŭ la muron.

Tio okazis tiel subite, ke Matildo restis senmova, rigardante, ne komprenante. Certe, ĵetante pulvoron en okulojn de sia atakanto, ŝi esperis, ke ŝi iom paralizos liajn fortojn; sed ŝi ne kredis, ke preneto da tabako estus kapabla naski tiel subitegajn rezultatojn.

La roloj interŝanĝiĝis: Viktoro Linŝardo ne estis plu timinda: fraŭlino de Prelongo eliris triumfe el tiu mal-