Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/183

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

noblega kaj neegala batalo, dank’ al sia kuraĝo kaj sia spiritĉeesto. Tiam nur ŝi ekvidis, ke vesto neniu ŝin kovras. Ruĝiĝante pro indigno kaj pro honto, ĉar viro ŝin vidis en tia stato, ŝi rapide eniris en sian tualetejon, en kiu ŝi vestis la unuan negliĝon troviĝantan sub ŝia mano.

Dum tiu tempo, la venkito malfacile releviĝis. Kiam Matildo revenis, ŝi vidis Viktoron starantan meze de la ĉambro, kun brakoj etendataj, alpaŝantan kiel blindulo. Lia vizaĝo, tranĉetita de vundetoj faritaj de la vitraj disrompaĵoj, estis kuntirita de neesprimebla sufero: inter liaj palpebroj fluetis du larmoj nigraj pro tabako, kiuj miksiĝis kun sango fluanta el liaj vundoj. En tiu stato, li ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel ridinde malbelega, ke ŝi, forgesante tion, kio okazis antaŭmomente, ne povis deteni ridegon bruan kaj tiel malestimantan, ke ĝi frapis la kapitanon kiel vipeta bato.

— Nu, sinjoro, ŝi diris, kion vi faras? Mi bonvolas kredi, ke vi ne intencas resti ĉi tie.

Mallaŭta balbuto estis la respondo de Viktoro.

— Ha! mi komprenas, daŭrigis la malkompatema junulino; vi ne klare vidas, ĉar la tabako vin blindigis. Etendu la manon; iru dekstren; haltu; nun, maldekstren: nu, jen la fenestro: ĝin paŝegu kaj eliru rapide. Precipe zorgu, ke vi ne falu. Ĉar se morgaŭ oni trovus vin malsupre de mia fenestro, kun kruro rompita, mi estus ĝenata por klarigi vian ĉeeston.

Premegita de doloro kaj de honto, Viktoro malsupreniris malrapide sur la ŝtupetaro. Kiam li troviĝis sur la tero, fraŭlino de Prelongo, kiu lin observis, al li ĵetis, per tono de netradukebla ironio, tiujn mokegajn vortojn:

— Iru, nepo de lakeo; kaj memoru, ke ĉiam Prelongoj devigos Linŝardojn al la malleviĝo de la kapo.

— Malbeno! ĉiam tiu sama insulto, murmuris kolere la kapitano, kiu penade duonmalfermis siajn okulojn por sin direkti.