Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/184

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La tabako, kiu ilin plenigis, samtempe fluis kun la larmoj. Kvankam li ankoraŭ sentis impreson de kruelega brulumo, tamen la junulo povis sublevi sian palpebron sufiĉe por sin konduki.

Li melankolie sekvis la vojon tiel ĝoje aliritan de li antaŭ kelkaj horoj, kiam malsonora gorĝbleketo, antaŭ tri paŝoj de li, lin eksaltigis.

— Ŝafo libera! li ekkriis; mi estas pereonta. Antaŭ kiam la forkuranto trovis la tempon necesan por preni revolveron en sia poŝo, la grandega besto rapidas sur lin, almetas siajn manegojn sur liajn ŝultrojn, kaj malfermas siajn timindajn makzelojn por puŝegi en lian kolon siajn akrajn dentegojn. Viktoro kontraŭbatalas la atakon, ekkaptas la hundon per ĝia dika felo, kaj penas repuŝi la minacantan buŝegon, kies li sentas elspiraĵon varmigantan lian vizaĝon.

La kapitano estis facilmova kaj kuraĝa, sed Ŝafo pli. Ĝi saltegis kontraŭ la junulon per tia perforto, ke ĉi tiu, sentante siajn lumbojn faldiĝantajn kaj krakantajn falis malantaŭen, kun la hundo sur lia brusto. Tute senarma kontraŭ malamiko, kiu ĉiam havis siajn naturajn armilojn, Viktoro sentis en sia kolo kruelegan doloron, kiu lin sufokis. La krio, kiun li volis ekpuŝi, perdiĝis en stertoron: kaj li svenis.

Tamen Matildo, dezirante certiĝi ĉu ŝia malamiko vere eliris, staris ankoraŭ apud sia fenestro, kiam ŝi aŭdas la furiozajn bojadojn de Ŝafo bruantajn en la noktaĵo. Ŝi tremetas. Konante la malamon, kiun la hundego sentas al la kapitano, ŝi komprenas, ke terura dramo okazas post kelkaj metroj el la kastelo, kaj ke la filo Linŝardo estos baldaŭ senkompate sufokita.

Malgraŭ la monstra atenco en kiun ŝi preskaŭ falis, ŝi sentas sian koron prematan, pensante ke ŝi estos eble la senvola kaŭzo de hommortigo. Tuj ŝi eliras el sia ĉambro, malsupreniras rapide la malgrandan ŝtuparon rekte kondukantan en la parkon, kaj tiras la riglilojn de la