Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/185

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pordo. Por malebligi malfeliĉon, se tamen la afero estas ankoraŭ ebla, ŝi volas alvoki sian hundon, kiam ŝi ekvidas du ombrojn, kiuj sin klinas supren de korpo tere kuŝanta. Flanke de ili, Ŝafo ŝajnis tute kvieta kaj eĉ ĝoje saltadis. Ĉar la pacema sintenado de la Novterhundo al ŝi pruvis, ke tiuj ombroj estas kastelloĝantoj, fraŭlino de Prelongo timis, ke oni ŝin surprizos. Ŝi volis malaperigi ĉian postsignon de la Viktora vizito; ĉar ŝi komprenis ke, se ĝi estus konita, neeviteble ĝi malpurigus ŝian bonan famon: do, pro tio, ŝi rapide elprenis la pezan ŝtupetaron, kaj ĝin trenis ĝis la ilejo.

En tiu momento ŝi estis renkontita de fraŭlino de Savinako, kiu revenis el sia amkunvenejo. La du junulinoj ambaŭ reciproke mirantaj, ĉar ili troviĝas en la parko dum horo tiel nokta, reeniris ĉiu en sian ĉambron, rezervante al la morgaŭa tago la klarigon pri tiuj strangaj okazintaĵoj.

Reveninte en sian apartementon, fraŭlino de Prelongo faletis sur apogseĝon, sin demandante ĉu tio, kio okazis estis vere reala; ĉu tio prefere ne estus la memoro de terura inkubsonĝo? Sed ŝi rimarkis sur la tapiŝo sian noktoveston disŝiritan kaj la sangoplenajn disrompaĵojn de la vitraĵo. Tiu vidaĵo ŝin revenigis al la realeco.

Nun, kion ŝi faros? Kompreneble ŝi ĉion rakontos al siaj gepatroj.

Tia estis ŝia unua ideo. Sed tiam ŝi devos paroli pri malnoblegaj detaloj, kies nur memoro paligas la malfeliĉan infaninon. Kaj sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo, kion li diros, kion li pensos pri tio? Ĉu li kredos, ke fraŭlino de Prelongo estis vere malrespektegita? Eble li estos turmentita de dubo; eble li opinios, funde de sia koro, ke ŝi estis konsentinta. Ĉar la junulino estas tro fiera por toleri eĉ la plej malgrandan suspekteton, ŝi decidis, ke ŝi silentos kaj sekve ŝajnos tute nescianta pri la fariĝoj okazintaj dum la nokto.

Tiun decidon preninte, Matildo zorge kolektis ĉiujn