Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/186

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vitrajn erojn, kaj ilin ĵetis for de sia fenestro: morgaŭ, por klarigi la rompon de tiu vitraĵo, ŝi sin kulpigos de malzorgemo. Ŝi kaŝis la noktoveston disŝiritan kaj enlitiĝis, rompita de laciĝo kaj de kortuŝecoj, sed kontenta pri la decido de ŝi prenita.

Poste la vizaĝo de Valentino trairis ŝian penson. Ŝi sin demandis kial ŝia amikino troviĝis en la parko dum horo preskaŭ matena, kun la ŝlosilo de la dometo en sia mano. Fine ĉio konfuziĝis en ŝia cerbo, kaj post kelkaj minutoj ŝi ekdormis.


Kiam sinjoro de Ruvezo apogis kontraŭ la muron la korpon senmovan de la kapitano, ĉi tiu ekeliris el sia sveno. Li sin preparis paroli, gestigi, peti helpon, kiam la voĉo de la markizo, alkuranta al la krioj puŝitaj de Frederiko, frapis lian orelon. Kun la vivo renaskiĝis la instinkto por la konservado. Tuj kiam li povis malkonfuze distingi la parolojn diritajn ĉirkaŭ li, li komprenis ke, dank’ al la kamparana vesto, kiu ŝanĝis lian ŝajnon, dank’ al la vundoj, kiuj malrekonigis lian vizaĝon, lia identigo, kvankam suspektita, ne estis certigita. Li estu maltima, kaj nenio estos malesperiga.

La parto de la muro, kontraŭ kiu li troviĝis, estis ĵus tiu, kiu datumis de Ludoviko XIVa, kaj kies refaron oni opiniis senutila, ĉar ĝi superis krutaĵon ducentmetre profundan. Sublevinte mallarĝe siajn palpebrojn, Viktoro observis la plej etajn movojn de liaj ĉirkaŭantoj. Unue la servistoj eliris, ekserĉontaj portilon; poste same agis Raŭlo kaj sinjoro de Ruvezo. Momente la filo Linŝardo troviĝis sola, for de maldiskretaj rigardoj: tiu momento sufiĉis.

Li rimarkis en la muro, post kelkaj paŝoj, fendon plenigitan per urtikoj. La tempo malaperigis ĉiun postsignon de mortero, kaj la ŝtonoj restis unu sur la alia nur pro sia pezo. Por ke sinjoro de Prelongo povu suspekti nenion, kiam li revenos, Viktoro deklinigis la kur