Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/187

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tenon el kreskaĵoj kiu maskis la malfermaĵon, repuŝis eksteren kelkajn ŝtonojn por iom ĝin plilarĝigi, kaj sin ŝovis kun kapo malsupre tra la mallarĝa fendo, dum la urtikoj kaj la konvolvuloj reprenis sian lokon, kaj maskis al neatenta observanto la vojon de li sekvitan.

La herboj tremis ankoraŭ, kiam revenis Raŭlo akompanata de la grafo. La markizo esprimis laŭte sian miron, trovinte la nenaturan ruinaĵon plenan da floroj, kiel por amkunveno, kaj serĉis, ne ĝin trovante, klarigon, pri kiu sinjoro de Ruvezo singardeme silentis. Malantaŭ sia muro, Viktoro, same mirante pro tiuj neatenditaj novaĵoj, sed ekantaŭvidante la veron, ne perdis unu vorton de l’ interparolado.

Tuj kiam li aŭdis, ke sinjoro de Prelongo, mirigita ĉar li ne lin trovis plu, ordonis, ke oni lin serĉu, la kapitano lasis sin gliti sur la deklivo de la profundaĵo, sin alkroĉante hazarde al la plej malgrandaj elstaraĵoj de la roko, al herbaj tufoj, kiujn li renkontis sub sia mano. Kiam li estis knabeto, ofte li efektivigis tiun ekvilibraĵon, pro kiu li ricevis multegajn survangarojn de Heleno, kiam li revenis kun kitelo disŝirita, kun pantalono aliformigita en ĉifonaĵon.

Feliĉe li konservis la facilmovecon de sia infanaĝo, dank’ al la aktiva ekzistado vivita de li en Alĝerio; ĉar li alvenis sendifekte malsupren de la terura deklivo. Sed liaj dorso, manoj kaj vizaĝo fariĝis nur unu vundo, kies brulumo lin kruelege suferigis. Rapide li subakviĝis en Violanon, sentante neesprimeblan sendolorigon, kiam la akvo de la rivero glitis sur lia haŭto kaj malvarmetigis lian suferantan kaj sangigan korpon.


Antaŭ kiam li reeniros en la kastelon, la markizo ĉirkaŭiris mem la parkon, laŭlonge de la muro ĝin fermanta. Tiam li trovis la malgrandan ŝtupetaron lasitan de Viktoro. Levinte la okulojn, li rimarkis ke la botelfundoj estis malaperintaj sur la rando de la muro.