Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉiuj tiuj detaloj estis signo de antaŭmedito, kiun oni vidas tre malofte ĉe la simplaj ĝardenŝtelistoj. Ĉar li kredis sin prava, rilatigante la noktan suprenrampon kun la festaj preparaĵoj eltrovitaj de li en la ruinaĵo, li obstine sekvis postsignon, kiu fatale lin malproksimigis for de la vero. Fine, antaŭ kiam li supreniros en sian apartementon, li metis en la ĝardenon servistojn, kies komisio estis observadi, dum la tuta nokto; kaj li decidis ke li lerte demandos Valentinon kaj sian filinon; ĉar li deziris scii ĉu la ŝajno, suspektita de li inter la vundito kaj la kapitano, estas pravigita aŭ nur iluzia.


La morgaŭan tagon, sinjoro de Ruvezo diris adiaŭ al la Prelonga familio kaj eliris al Alĝerio. Li sentis sian koron tre ĝemoplenan, disiĝante el la ĉarma junulino, kiun li pli pasie amegis ol antaŭe: sed li firme esperis, ke baldaŭ li ŝin revidos kaj ne forlasos plu. Sed tiu eliro ĵetis Valentinon en plorigan malĝojon.

Fraŭlino de Prelongo, sentante sian kapon ankoraŭ plenan da memoroj de la terura nokto, serĉis sian amikinon, dezirante senti apud si iun, kiu ŝin distrus el ŝiaj malgajaj pensoj: ĉar ŝi trovis ŝin en neniu loko, ŝi supreniris al ŝia ĉambro kaj frapis sur la pordon.

Fraŭlino de Savinako ne respondis. Ĉar la ŝlosilo troviĝis en la seruro, Matildo eniris kaj vidis sian amikinon ploregantan. Al la amikemaj demandoj de la juna kastelmastrino Valentino unue respondis per klarigoj nur neprecizaj. Sed instigite de la junulino, bezonante verŝi en alian koron kompateman la ĉagrenon, kies ŝia koro superfluis, fine dezirante paroli pri la viro de ŝi amata, ŝi ĉion konfesis, petante kompreneble la plej grandan sekreton. Sed rakontante la historion de siaj amaĵoj kun la grafo, ŝi zorge kaŝis iajn detalojn tro pasiajn, kiujn, ŝi tion komprenis, ne estus aprobinta fraŭlino de Prelongo: tiamaniere ĉi tiu lasta restis konvinkita, ke ĉiuj karesoj okazintaj inter la geamantoj estis nekulpigeblaj