Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/189

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la plej severa moralo. Fraŭlino de Savinako eĉ konfesis sen ia honto, ke nur por havi lastan kunvenon kun Frederiko ŝi petis la ŝlosilon de la dometo, ornaminte per floroj la kunvenejon por ĝin beligi kaj por ĝin parfumi.

Tiam, memorante pri la stranga laboro farita de Matildo, kiam ŝi ŝin renkontis, Valentino siavice petis kion ŝi faris kun ŝia ŝtupetaro. Fraŭlino de Prelongo multe ruĝiĝis. Sed la konfido naskas la konfidon. Ĉar la junulino same bezonis partoprenigi sian amikinon pri la sekreto ŝin sufokanta, ŝi rakontis la provon de malrespektego en kiun ŝi preskaŭ falis. Samtempe ŝi aldonis, ke ŝi intencas faligi en la forgeson la memoron de tiu malgaja aventuro. Fraŭlino de Savinako laŭte laŭdis Matildon pri ŝia kuraĝo, ŝia spiritĉeesto kaj precipe pri la decideco de ŝi ekprenita.

Ili do decidis ke nek unu nek alia parolos. Sin lasinte, ambaŭ junulinoj sin kisadis kun veraj amikelmontroj; ĉar nun duobla sekreto ekzistis inter ili. Tiu mistero povis nur kuntiri pli mallarĝe ankoraŭ ol antaŭe la ligilojn tamen tre malvastajn de l’ amikeco, kiu ilin unuigis. La markizo volis ilin demandi aparte; sed li ricevis respondojn neniel kontentigajn. Ambaŭ certigis ke ili nenion aŭdis. Kiam Raŭlo petis de sia filino kial la vitraĵo, remetita dum la tago, estis denove rompita, Matildo respondis, ke kredeble oni ĝin malbone fiksis; ĉar, fermante. sian fenestron eble tro maldelikate, ŝi vidis ĝin disiĝantan kaj falantan en la ĝardenon. Kaj tiun respondon plene certigis la ekzameno de vitraj disrompaĵoj trovitaj piede de la muro.

Nun restis punkto klarigota. Kia estis tiu nekonatulo? Sed kiam sinjoro de Prelongo, dank’ al sciigoj sekrete kolektitaj, eksciis ke Viktoro estas malsana kaj danĝere vundita, li ne dubis plu.

Jen estas kiamaniere li restarigis la dramon: La kapitano sin enkondukis en la parkon, intencante