Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/190

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

delogi unu el junulinoj. Li trovis rimedon por malfermi la ruinaĵon, kiu estis la loko elektita de li por la plenumo de lia malnobla projekto. Sendube li sukcesis kaj altiris sian suferintinon per procedo ia: sen tio, tiuj preparaĵoj ne estus klarigeblaj. Sed tiam, kaj nevole la markizo alvenis al tiu nediskutebla konkludo: unu el ili konsentis, ĉu Valentino, ĉu… Matildo.

Pro tiu penso, malvarma ŝvitado fluis el lia kolo al liaj kalkanoj: kaj li ekkriis, tordante siajn brakojn:

— Sed tiam, kiu el ambaŭ? kiu el ambaŭ?