Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/191

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Malvarmetiginte en akvojn de Violano sian sangon bruligitan de febro, Viktoro realiris malfacilege la patran farmodomon. La pordo, kiun li nur duonfermis, estis nun tute fermita. Li devis frapi por ĝin malfermigi.

— Kiu estas tie ĉi? petis Andreo.

— Mi, Viktoro, malfermu rapide, respondis la junulo mallaŭte.

— Tuj. Kial vi troviĝas ekstere, en tia horo?

Parolante, Andreo tiris la riglilojn.

— Dio mia! Kio do al vi okazis? Kiu vin metis en tian staton?

— Antaŭsciigu mian patrinon, mi petas. Mi respondos post momento.

Heleno rapide alvenis. Ŝia instinkto al ŝi diris, ke ŝia filo revenas el la kastelo: sed ŝi konservis en sia koro siajn pripensojn.

Kiam la kapitano, post multaj penadoj, estis tireginta, pecon post peco, la malsekajn vestojn, algluiĝintajn sur lia haŭto, Heleno reenpaŝis terurita. La korpo de ŝia filo estis nur unu vundo.

— Sed fine ĉu oni povas scii, murmuris Andreo, kiu ne forlasis la ĉambron.

— Post momento, kiam mi estos enlitiĝinta, respondis Viktoro.

Kiam li troviĝis en sia lito, malsekiginte siajn vundojn por kvietigi la doloron, li opiniis ke, por sin liberigi el