Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/192

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trudemuloj, necese estas, ke li faru kiel eble plej rapide rakonton ian, por pravigi lian farton.

— Nu, li diris, mi estis ĉasonta en embusko sovaĝajn anasojn.

— Vi bone scias, ke ne estas ankoraŭ la sezono.

— Jes, ili alvenas.

— Mi ne ankoraŭ ilin rimarkis.

— Vi eble, sed mi ilin ekvidis. Do mi atendis flugadon de tiuj birdoj, kiam grandega lupo rapidis al mi.

— Vi vidis lupon, ekkriis la patro: tio min treege mirigas. De mia naskiĝo neniam mi vidis voston de lupo. Iam, dum la infanaĝo de mia patro, ili fariĝis tre maloftaj; kaj de kvindek jaroj ili tute malaperis el la lando.

— Kredeble, respondis Viktoro senpacienca, unu almenaŭ restis, ĉar estas ĝi, kiu min vundis tiel kruele.

— Nu, estas eble, murmuris Andreo. Daŭrigu.

— La timeginda besto min ekkaptis al la gorĝo, min disŝiris per siaj ungegoj. Por min liberigi el ĝiaj atakoj, mi havis nur rimedon: min ĵeti en la riveron. Mi tion faris; kaj ĝi ne kuraĝis min persekuti tien. Nun, patro mia, ĉar via scivolo estas kontentigita, lasu min, mi petas. Mi tro bezonas dormon.

Andreo eliris el la ĉambro kun ŝajno nekredema, murmurante:

— Sovaĝaj anasoj dum septembro; lupo en Prelongaj herbejoj; tio estas tre stranga. Certe oni al mi malkonfesas ion.

Premegite pro laciĝo, Viktoro ekdormis. Heleno maltrankvila sidiĝis apud lia lito, kiun ŝi lasis nur matene. Nur kiam la matenruĝo ekaperis, oni venigis la kuraciston; ĉar, por ke oni ne babilu en la lando, la kapitano malkonsentis, ke oni lin alvoku pli frue.

La ekzameno de tiuj strangaj vundoj kaŭzis al la honesta praktikisto unu el plej grandaj miroj sentitaj de li dum lia vivo. Skribinte sian recepton pri la kuracado plenumota kaj pri la bandaĝoj almetotaj, li sin direktis