Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen oni ne povis kulpigi oficiron, ke li suprenrampis muron por ŝteli pirojn.

— Nu, nu, mokridetis la elpensinto de la spritaĵo, kiu ne volis halti senresponde, troviĝas en la kastelo aliaj fruktoj ol tiuj de la ĝardeno.

— Kion vi volas diri?

— En ĝi loĝas du belulinoj; kaj kredeble la kapitano estas frandema de tiaj bongustaĵoj.

— Nu, ĉu vi kredas?

— Oni vidis aferojn pli strangajn. Viktoro sufiĉe sin famigis por batigi la koron de unu el tiuj junulinoj.

Post tiuj vortoj oni disiĝis. Revenante hejmen, ĉiu pripensis al la paroloj de tiu petolanta Blagardo.

— Ofte oni diras la veron ridante, rimarkigis la fortaj kapoj de la vilaĝo.

— Sed tiam, se tio estas vera, por kiu li venis?

Kaj, kiel sinjoro de Prelongo, oni ripetis:

— Kiu el ambaŭ?


La doktoro ne eraris, certigante, ke la kapitano estis grave tuŝita, kaj antaŭvidante, ke lia malsano estos longedaŭra. Dum la vespero, forta febro naskiĝis. En la deliro kaŭzita de la cerba ekscitego, ĉiam la sama vidaĵo prezentiĝis antaŭ la okuloj de la junulo incitita: Matildo tute senvestigita, briliganta en la opala lumo de la noktolampo la perlamotajn rebrilojn de sia virgina haŭto, aŭ la skulptajn formaĵojn de antikva Galateo, kiu estus anstataŭinta per viva karno la senvivan marmoron. Jen li ŝin persekutis, kredante ŝin ekkapti: sed la ĉarma aperaĵo vaporiĝis inter liaj brakoj, reaperis piede de lia lito, kaj moke ridetis, dirante ĉiam: “Ne”. Jen kontraŭe, ŝajnis al li, ke li sentas sur siaj lipoj la kontakton de buŝo freŝa kaj parfumita, sur sia tuta korpo la impreson de silka epidermo, kiu apenaŭ lin tuŝetas de senhalta kaj volupta kareso. Tiam li leviĝis, prezentis la manojn al la neviditino, jen ridetis, jen ploregis, kaj fine