Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/195

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

refalis sur la kapkusenon, sufokiĝante, baniĝante en ŝvito, kaj ekkriante: — Venu, venu; mi amas vin: estu al mi por ĉiam.

Ian vesperon, kiam Josefino lin flegis, sidante apud lia lito, observante lian spiron, Viktoro sin turnis al ŝi. Kredante, ke ŝi estas fraŭlino de Prelongo, li ŝin ekkaptis en siajn brakojn. Tiam li malŝparis al sia infaneca amikino la plej pasiajn karesojn, kaj samtempe li balbutis al ŝi konfesojn tiel varmegajn, ke la plendinda knabino sentis grandegan ĝojon plenigantan ŝian koron, kaj redonis procentege al sia amiko la frenezajn ŝmacadojn per kiuj li ŝin kontuzis.

Tamen la nerva ekscitego, kiu suferigis la vunditon iom post iom kvietiĝis: ĉiutage malpliiĝis la febro. La kuracisto, kiu komence respondis nur tre rezerveme al la senĉesaj demandoj de Heleno, fine certigis, ke nun la kapitano estas konsiderota kiel savita el tuja danĝero.

— Nur, li aldonis, la resaniĝo estos longedaŭra, pli longa ol la malsano.

La fortoj renaskiĝis, sed samtempe la memoro de la terura nokto. Tio similis sieĝadon. Tuj kiam li ekdormis, la junulo estis certa, ke li revidus la adorindan virgulinon, starantan antaŭ li en la gloro de sia venkanta senvualiĝo. La sonĝo ŝajnis tiel reala, ke la realeco ne estus gravuriginta en liajn nervojn impreson pli sentitan, pli materiigitan. Pro la neebleco posedi sian ĥimeron, Viktoro tordis siajn brakojn per krispiĝo de ĉiuj siaj muskoloj, kaj poste falis en malviglecon, kiu kelkafoje daŭris dum multaj horoj.

De kiam la filo Linŝardo estis malsana, Josefino apenaŭ forlasis la ĉambron de tiu, kiun ŝi konsideris kiel estron kaj adoris kiel dion. Dum la unuaj tagoj, Heleno volis tion malpermesi, pretekstante tre laŭte, ke la ĉeesto de junulino, en ĉambro, en kiu kuŝas ŝia filo, estas treege malkonvena. Sed tute alia estis la vera motivo de ŝia konduto: ŝi timis, ke Viktoro sentos renaskiĝi siajn