Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/196

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iamajn amsentojn al sia amikineto. Ĉar nun lia edziĝo kun Matildo ŝajnis neebla, la junulo estus kapabla edziĝi pro ĉagreno kun tiu malriĉulino kompate akceptita.

Sed la kapitano ne povis toleri alian flegistinon ol Josefinon. Tiu mano malpeza kaj amema estis la sola kiu, tuŝante liajn vundojn, ne lin kriigas. Ĉar la kuracisto rekomendis, ke precipe oni al li evitu ĉiun ĉagrenon, ĉar li aldonis, ke kolera ekmovo eble estus pereiga, sinjorino Linŝardo devige obeis kaj cedis sub premo pli forta ol ŝia volo.

Sed kiam alvenis la resaniĝo, kiam la senperaj kuracaĵoj ne tiel urĝis kiel antaŭe, la junulino estis devigata malplidaŭrigi siajn vizitojn al sia amiko. Kiam ŝi povis momente trompi la aktivan observadon de Heleno, ŝi supreniris en sian ĉambron, aŭskultis ĉu ŝi aŭdas en tiu de Viktoro bruon de interparolado: kaj kiam ŝi estis certa, ke la junulo troviĝas sola, ŝi pasigis en lia intimeco la plej agrablajn horojn de sia vivo. Ian tagon, la kapitano diris al ŝi:

— Ĉar vi ĉiam timas surprizon kaj riproĉojn, kial do vi ne transiras per la pordo komunikiganta? Ĉar ĝi estas fermita de dekvin jaroj, ĉiu forgesis ĝian ekziston.

— Sed ĝi estas najlita.

— Tiuvespere, alportu do al mi prenilon. Kiam la junulo estis sola, li eltiris unu post la alia ĉiujn najlojn, sen ia penso kaŝita, nur por fari ŝercon al sia patrino: ĉar, lin senigante da flegoj de Josefino, Heleno lin treege tedis. Ne volante fariĝi kaŭzo de malkonsento en la hejmo, li estis tre feliĉa pro tiu aranĝo, kiu ĉion simpligis.

Ian nokton, la resaniĝanto vekiĝis, baniĝante en malvarma ŝvitado. Li sonĝis, ke fine li posedas la objekton de siaj deziroj kaj ke Matildo bonvolas kontentigi lian amon. Sed ŝin prenante por edziĝi kun ŝi, li sentis en ŝia kontakto nur naŭzigan impreson de glacia karno. La