Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/197

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

junulino kuŝanta sur la lito konservis senmovecon de statuo. Por ŝin vivigi, li lacegiĝis per vanaj penadoj, kaj fine ekvidis, ke li premas sur siajn lipojn nur lipojn de kadavro jam rigida. Tiam li ruliĝis sur sia lito, ĝemante kaj plorante. La bruo de liaj ploregoj estis tiel forta, ke ĝi vekis Josefinon tra la mureto. Konvinkita, ke ŝia amato suferas sed volas malhelpi neniun, ŝi petis tra la truo de la seruro ĉu li bezonas ion. Viktoro ĉiam dormanta ne respondis. Tiam Josefino, en noktovesto, kun piedoj nudaj en pantofloj, tenante en mano kandelingon, malrapide malfermetis la komunikigantan pordon, kaj ĵetis en la ĉambron rapidan rigardon.

Vidinte ke la junulo ĉiam dormetas kaj ke li parolis nur pro sonĝo, ŝi ekreeniris al sia lito, kiam la lumo, frapinte la okulojn de la dormanto, lin tuje vekis. Tiu blanka aperaĵo, kiu lin rigardis per timigitaj okuloj, ŝajnis al li fantomo. Li rapidis al Josefino, ekkriante:

— Demono! Vi do eliras el via tombo por min tenti ankoraŭ? Nu! vivan aŭ malvivan mi vin havos! Tiam, ekkaptinte en siajn brakojn la junulinon teruritan, li ŝin ĵetis sur la liton kaj ŝin amis.

Ŝi toleris tiun amon sen krio, sen protesto, kun sento de natura afero atendita de tempo tre longa. La estro parolis, ŝi devis nur obei. Josefino tre bone komprenis ke, ĉar ŝi ne povis fariĝi lia edzino, ĉu unu ĉu alian tagon ŝi devige fariĝos lia amantino. Ŝi do akceptis rezignacie kiel neeviteblaĵon la agon plenumitan.

Ne estis same por Viktoro. Kiam, tute rekonsciiĝinte, la junulo ekvidis, ke li estis la ludilo de senteraro, li montris grandegan konfuzon. Li sentis veran konsciencriproĉon, malrespektinte tiun infaninon, kiu neniam provis ian kontraŭbatalon, kaj kiun kontraŭe li estus devinta protekti eĉ kontraŭ ŝin mem. Lia pento kaj liaj bedaŭroj estis sinceraj. Li ŝajnis tiel ĉagrena, ke la junulino metis sian manon sur lian buŝon por haltigi parolojn, kiujn ŝi timis aŭdi, dirante ke ŝi lin amas, ke de