Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/198

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

longa tempo ŝi al li apartenas, ke, ŝin prenante, li uzis nur posedrajton al li donitan de ŝi sur ŝia persono, kaj fine ke ne nur ŝi havas nenion por al li riproĉi, sed ke kontraŭe estas ŝi, kiu nun troviĝas la plej feliĉa inter virinoj.

De tiu tago, la komunikiganta pordo ĉiunokte restis malfermata.

La amo al Josefino iom kvietigis en Viktoro la troecojn de sia pasia febro. Kiam li eliris el brakoj de sia amantino, li ekdormis tuj, kaj dormadis ĝis la mateno dormon sensonĝan kaj senintermankan. Tiu intermeto lin savis; ĉar sen ĝi, lia nerva sistemo estus tute difektiĝinta.

Lin tro lacegigis multnombraj kortuŝecoj: atendado sur la kornico, ekscitegoj de la batalo, ridinda malsukceso de lia entrepreno, korpaj vundoj, kaj fine penegoj de li faritaj kiam li glitis sur la deklivo de la krutaĵo. Sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon.

Pro tio, la resaniĝo tre rapide progresis, tiel rapide ke la doktoro mem miris pri tio, ne suspektante la misteran kuracilon, kiun uzis lia kliento.

Pro fenomeno tre ofta ĉe tiuj, kiujn manĝegas unu nura pasio, ne estis Josefino, kiun vidis kaj al kiu pensis la juna oficiro, kiam li ŝin premis inter siaj brakoj; ne, ĝi estis Matildo. Tuj kiam li fermis la okulojn, tuj li revidis la ensorĉantan figuron. Nur post longa tempo li fine konsentis ilin malfermi, tiel potenca estis lia iluzio. Tiam nevole li ofte montriĝis bruta kaj malĝentila por sia kuzino. kiu nenion komprenis pri tio kaj mallaŭte ploregis. Ve! ĉu li ne havis kontraŭ ŝi la plej gravan el ĉiuj kulpigoj, la senperan revenigon al la realeco.

Krom tiuj neegalecoj de karaktero, kiujn ŝi kredis kaŭzitaj de la malsano, Josefino estis plene feliĉa. Ŝi kredis, ke ŝin mem amas Viktoro. Kaj kiam ŝi vidis sian amanton forportitan tra la senfineco per unu el tiuj ĉarmoplenaj elmontroj, kiuj ŝin entuziasmigis, ŝi ne sus-