Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/199

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pektis, ke al aliulino li balbutis tiujn flamajn parolojn, kaj ke ŝi estis nur pupo, kiun li vestis per sia revo.


Ian tagon, sinjoro Benojto faris al la malsanulo sian ĉiutagan viziton. La interparolado direktiĝis al la fariĝoj okazantaj en la kastelo.

— Kredeble vi aŭdis, kapitano, pri la lasta provo de suprenrampo.

— Jes, respondis Viktoro, kiu ne povis deteni rideton; mi ĝin konas laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj.

— Nu, tiun nokton, simila afero ankoraŭ okazis.

— Rakontu tion al mi. Neniam vi scios, kiel vi min interesas.

— Tiumatene, oni trovis en la dometo de Ŝafo pantalonan postaĵon sangoplenan. La ŝtelistoj eniris per la parto de la muro en kiu nun mankas la botelfundoj. Pro tio, sinjoro de Prelongo ordonis al sia ĉefmasonisto, ke li ilin remetu.

— Sed iam, sinjoro Benojto, respondis la resaniĝanto per voĉo iom kolertona, vi certigis al mi, ke Ŝafo estis enĉenumita.

— Dio mia, mi ripetis tion, kion ŝia markizina Moŝto diris al mi mem. Kredeble la Novterhundo, enĉenumata dum la tago, estas senĉena dum la nokto.

Tio estis vera. Kiam alvenis la vespero, oni liberigis Ŝafon en la ĝardenon.

Se Viktoro ne lin renkontis alirante, estis kulpigota pri tio la servisto komisiita zorgi pri la hundo: tiu viro, haltinte en la kuiroficejo kaj babiladinte kun siaj kunuloj, liberigis Ŝafon multe pli malfrue ol li devis tion fari. Sen tiu servista malzorgo, eble la filo Linŝardo estus forlasinta sian abomenan entreprenon: tiam li ne portus, sur la du flankoj de la kolo, tiujn profundajn cikatrojn, kiujn la dentegoj de Ŝafo kavigis en lian karnon.

Ha! tiuj cikatroj! Ofte la kapitano sin metis antaŭ spegulo. Tie li pasigis horojn, ilin rigardante, ilin pal-