Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/200

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pante, sentante sian malnovan malamon suprenirantan al lia cerbo, pli varmegan, pli senkompatan ol antaŭe. Do ne nur oni lin vundis en lian memestimon, en lian indecon, sed ankaŭ en lian karnon; kaj oni ricevis tiun rezultaton, ke la vundo post sia resaniĝo lasos neforigeblan postsignon. Ha! Prelongoj volis, ke li ne forgesu: ili estos kontentaj. Kiam sonoros la horo al la venĝo, li scios memori: tiam, malfeliĉo al ĉiuj! Oni lin insultis, mokegis, suferigis, markis senripareble: tio kapitaliĝas, formas grandegan sumon. Li al si promesis, ke li pagos centoble la procentojn amasigitajn. La korsa sango de Boldinoj bolegis en la vejnoj de la juna oficiro. En lia malamo la tuta familio estis enhavita, Matildo, tiel fiera, tiel insultema, pli eble al la aliaj. Li ŝin malamis tiom kiom li ŝin deziris.

La plej granda ĝuo, kiun li antaŭvidis, estis jena: renovigi lian provon de l’ alia nokto, tiufoje sukcesi, kaj elĵeti poste for de si la junulinon kontuzitan kaj gravedigitan, portantan en ŝia internaĵo bastardon kaj honton. Alifoje li ruĝiĝis, sentante la malnoblecon de tiaj deziroj, revante, ke li sin ĵetas antaŭ ŝiajn genuojn, ke li ŝin ricevas nur de ŝi mem. Sed kiam hazarde la spegulo al li resendis lian figuron, kaj lin devigis revidi liajn cikatrojn, tiam la malamo resupreniris en lian koron. Se iam fraŭlino de Prelongo falos en lian potencon, la turmentego fariĝos por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion.

Feliĉe por Prelongoj la kolerego de l’ kapitano povis nur vaporiĝi per senfruktaj riproĉegoj. Ili tro alte staris sur la sociala skaldo, por ke ilin maltrankviligu la malamikaj projektoj elpensitaj de la filo Linŝardo. Tion Viktoro tre bone komprenis: nun li havis la manojn ligitaj.

De la aventuro, kiu estis preskaŭ mortiga por la kapitano, la parko estis observita, dum la nokto, de gardisto, kies funkcio estis senĉesa promenado tra ĝi. Kiam liaj du horoj de observado estis finitaj, alia viro lin ansta-