Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/201

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taŭis. Plie sinjoro Benojto rakontis al la junulo kiel potence tiu gardostaranto estis helpata de la Novterhundo, kiu senŝancele puŝegis siajn dentegojn en la karnhavajn partojn de tiuj, kiujn ĝi renkontis. Viktoro estis tro larĝe pagita por tion forgesi.

Tamen voĉo sekreta al li diris, ke la lasta vorto ne estas ankoraŭ elparolita. En la devigata senokupado, al li trudita de lia resaniĝo, lia cerbo, multe klopodinte en la malplenaĵo, fine alkroĉiĝis al ideo. En la kastelo okazis misteraĵoj. La miro de la markizo trovanta la ruinaĵon lumigita estis por li luma montro. La kapitano havis gravajn motivojn por esti certa, ke oni ne povis pri tio kulpigi Matildon; sinjorino de Prelongo preteriris la aĝon de amindumaj intrigoj: do restis Valentino. Oni ne povis suspekti sinjoron de Blasano tro ameman al lia fianĉino: sed la grafo tie troviĝis. Jam Viktoro rimarkis, ke li daŭrigis sian ĉeeston preter la limtempo anoncita de li al li mem, dum la tago de la kuradĉaso. Ĵus, dum la antaŭtago de lia eliro, intervidiĝo kredeble ama okazis en la dometo. Certe, akceptante kiel vera amintrigon inter sinjoro de Ruvezo kaj fraŭlino de Savinako, Viktoro ne antaŭvidis ĉu li povas eltiri el ĝi ian profiton: sed li opiniis, ke ekzistas neniu diferenco inter la persekutado al venĝo aŭ al korpuso. Lerta armea ĉefo devas atentege studi la kampon, kaj ne malzorgi pri la cirkonstancoj ŝajne plej senvaloraj, antaŭ kiam li sur ĝin kondukos siajn batalionojn.

Du monatoj fluis: la folioj ekflaviĝis kaj falis, anoncante la alvenon de la vintro. Laŭ la decidoj antaŭe prenitaj, ĉiuj kastelloĝantoj pretiĝis por aliri Parizon, kaj por tie festi la geedziĝon de la duko de Blasano kun Matildo de Prelongo. Pro tio, post la festo de ĉiuj Sanktuloj, la servistoj rapide enpakis en vastajn kestojn ĉiujn objektojn, kiujn eble la kastelmastroj bezonos en Parizo: kaj la eliro estis difinita al la morgaŭa tago.