Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/204

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝia plej malbelega vidaĵo. Ŝi ofte paroladis pri tio kun Valentino, sed kompreneble per vortoj malprecizaj. Instruita de l’ eksperimentado, fraŭlino de Savinako malice ridetis, kaj nur respondis, ke iam ŝi konis inter ŝiaj amikinoj kelkajn novedziniĝintojn, kiuj trovis en la edzineco neniun aferon tedigan, kontraŭe.

De sia eliro el Prelongo, sinjoro de Ruvezo skribis regule al Gastono longan kaj ĉiusemajnan leteron, kiun la juna duko diligente legis antaŭ la kuniĝanta familio. Kiam li ricevis la unuajn leterojn, la junulo estis iom mirigita pri tiu bezono al korespondado, kiu malbone rilatis kun la kutimoj de lia amiko. Sed, ĉar sinjoro de Blasano estis provizita de tre delikata spriteco, li tre rapide komprenis, ke Frederiko uzas lin kiel risortplankon, difinitan resendi al la celitino la esprimon de sentoj, al kiuj Frederiko aludis, per konfuzaj frazoj, dum la vespero de la kuradĉaso. Kun la plej ĝentila afableco Gastono partoprenis tiun ludon. Kiam li respondis al sinjoro de Ruvezo, neniam li forgesis aldoni postskribe, ke fraŭlino de Savinako ĉiam ĝuas bonegan farton, kaj ke ŝi ŝajne aŭskultis la legadon de lia lasta letero kun la plej videbla intereso.

Subite ĉesis la alveno de grafaj leteroj al la kastelo. Unue oni kredis, ke la poŝto malfruiĝas, kaj oni ne estis tro maltrankvila pro tio. Post la unua semajno, la amikoj de la grafo fariĝis iom malkvietaj. Sed kiam la monato estis tute fluinta, dum kiu neniu letero alvenis al Prelongo, sinjoro de Blasano kaj la markizo estis certaj ke devige tia silento kaŝas gravaĵojn. Pri Valentino, ŝi ne vivis plu. Ĉiumatene, kiam la pordisto donis al la ĉambristo la leteraron trovitan en la skatolo, ŝi troviĝis tie kaj ĵetis rapidan rigardon sur la pleton plenan da kovertoj. Ĉar neniam ŝi rekonis la skribecon de Frederiko, ŝi rapidis al sia ĉambro kaj en ĝin sin enfermis, por plori sola dum multaj horoj. Ŝi sciis kiel ŝi estis amata: sed