Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/205

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

same ŝi sciis kiel ŝia amanto estis kuraĝa kaj malŝatis la danĝeron. Se li ne skribas, tio devenas ne de indiferenteco, ne de forgeso: tio okazas nur ĉar li sin ĵetis en militan aventuron, similan al tiuj, kiujn li al ŝi iam rakontis, kaj kiujn ŝi ne povis aŭskulti ne paliĝante. Malgraŭ aŭ prefere pro lia maltimo li ne revenis el ĝi.

Fine la farto de la junulino videble difektiĝis. Ŝi ne perdis sian dikecon, kiu kontraŭe ŝajnis pligrandiĝi; sed ŝiaj trajtoj lacaj, ŝiaj okuloj kavaj, ŝia pala mieno perfidis la moralajn suferojn, kiujn ŝi toleris senplende, kaj kiuj ŝin iom post iom malsanigis, dum la longaj horoj de ŝiaj sendormaj noktoj. Tio fariĝis tiel videbla, ke la markizino estis kortuŝita.

— Mia kara infanino, ŝi diris iam, vi suferas, vi eĉ multe suferas. Diru al mi kion vi havas.

— Sed nenion, sinjorino.

— Vi estas la intima amikino de mia filino: kaj vi scias, ke ni ĉiuj vin amas multe.

— Ho, jes! tion mi scias. Sed, kredu min, mi ne estas maldankema. Mia koro superfluas pro dankeco.

— Nu, kial vi ne konfidas al mi kiel al dua patrino? Kial vi ne konfesas la sekreton, kiu vin sufokas?

— Kiu al vi kredigas, ke mi havas sekreton? Ŝajnas, ke mia sintenado…

— Infanino! Vi do ne vidas, ke mi scias ĉion.

Aŭdante tiujn vortojn, Valentino preskaŭ svenis pro miro kaj maltrankvileco. Kion signifas tiuj paroloj diritaj de sinjorino de Prelongo: “Mi scias ĉion”? Ridetante, la markizino daŭrigis:

— Vi amas sinjoron de Ruvezo. Kiam vi kredis, ke vi kaŝis vian sekreton en la plej profundan parton de via koro, vi ne ekvidis ke per viaj paroloj, per viaj gestoj, eĉ per viaj silentoj, vi ĝin perfidis ĉiumomente. Tiel cetere agas ĉiuj amantoj. Ĉar vi ne havas sciigojn pri la grafo, jen estas pro kio vi malsaniĝas. Vi lin kredas en danĝero, eble malviva. Tiu dubo vin pereigas.