Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/206

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La junulino ekploregis.

— Vi do vidas, mia kara Valentino, ke mi divenis. Sinjoro de Ruvezo estas perfekta ĝentilhomo: la grandega servo de li farita al ni lin fariĝigis nian amikon. Mi opinias, ke li estas tute inda de la amo, kiun li al vi inspiris. Post tiuj vortoj, fraŭlino de Savinako spiris: la markizino konis nur parton de la vero.

— Kial malesperi? daŭrigis sinjorino de Prelongo. Tiu malesto de leteroj pruvas nenion. En la lasta, kiun ni ricevis de li, ĉu li ne diris ke kredeble li estos sendita al El Goléa. Sed tiu antaŭgvardia posteno troviĝas meze de la dezerto. Preskaŭ ĉiam mankas la komunikrimedoj. Oni havas nur karavanojn tro ofte rabitajn de Tuaregoj. Dum vi ĉagreniĝas, eble sinjoro de Ruvezo estas tre trankvila en sia fortikaĵo, havante kiel malamikon mortigotan de li nur la tempon, kiu fluas tro malrapide laŭ lia deziro. Nu, infanino mia, sekigu viajn larmojn, kisu min kaj esperu.

Kaj ŝi metis ameman kisadon sur la frunton de Valentino, kiu plimultigis ankoraŭ siajn ploradojn: sed tiufoje ili estis larmoj de dankemo.

Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la junulino restis malgaja; kaj ŝia farto fariĝis pli kaj pli malbona. Nun ŝi suferis vomajn bezonojn, kiuj ŝin ekkaptis subite, eĉ meze de manĝadoj, kaj ŝin devigis lasi la tablon, aŭ nevenkeblan lacecon kunirantan kun senĉesa dormbezono. La morgaŭan tagon ĉiuj tiuj fenomenoj malaperis; kaj ilin anstataŭis ĉu senkaŭza bezono de kuradoj tra la kamparo, ĉu strangaj gustoj, kiuj neniel rilatis kun la delikateco de ŝia edukado.

Ian tagon, fraŭlino de Savinako promenadis en la kampoj kun Matildo kaj la markizino. Ŝi vidis kamparanojn, kiuj manĝis lardan supon. Ŝi tiel forte deziris fari la samon, ke momente ŝi timis, ke tiu bezono ne estos venkebla de ŝi. Post kelkaj paŝoj, ĉar tiu deziro