Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/207

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝin tro suferigis, ŝi serĉis en sia poŝo kvazaŭ ŝi estus perdinta ion, kaj petegis sinjorinon de Prelongo kaj ŝian filinon, ke ili daŭrigu sian promenadon, aldonante ke ŝi rekuniĝos ilin post kelkaj minutoj: tiam ŝi revenis kurante apud la kamparanojn. Metinte en ilian manon moneron da dek frankoj, ŝi petis la permeson gustumi ilian lardosupaĵon. Komencinte, ŝi ĝin manĝegis ĝis la lasta panpeceto, bedaŭrante ke ne troviĝas plio en la kaserolo. Stranga afero! Ŝia malforta stomako, kiu antaŭtage ne povis toleri fluidan ovon, tre facile digestis la densan mastikon, kaj pro tio ne eĉ malsanetiĝis.

Multajn fojojn, la markizino esprimis la deziron, ke Valentino konsiliĝu kun la doktoro, kiam li faras sian ĉiutagan viziton al sinjorino de Blasano. Sed ĝis nun la junulino obstine rifuzis lian ekzamenon. Eĉ, por ke li ne ŝin renkontu, ĉiutage ŝi elpensis novan pretekston por foriri la kastelon dum la horo de lia vizito.

La farto de la dukino ĉiam pliboniĝis sed tiel malrapide, ke ne estis ankoraŭ antaŭvidebla la epoko en kiu la geedziĝo estos ebla. Certe sinjorino de Blasano diris: — Oni tre bone povas ĝin festi, kvankam mi ne ĉeestos en ĝi: mi donos skribe mian konsenton.

Sed Matildo respondis senŝancele al sia bopatrino: — Mi ne volas, ke la ago la plej grava de mia vivo okazu en kondiĉoj tiel malgajaj. La neceso uzi tiun rimedon difektus mian ĝojon.

Fundkore feliĉa pro tiu senta delikateco, la dukino ĉiutage montris al sia bofilino amikemon pli kaj pli kreskantan. Sola Gastono estis iom ĉagrena, vidante kiel malforte lia fianĉino deziras la edziniĝon. Tamen, ĉar li kredis, ke tiu decido devenas de ĝentileca sento eble trograndigita, li al ŝi facile pardonis, ĉar tiu sento elmontriĝis pro lia patrino. Se la malfeliĉa fraŭlo estus suspektinta la veran motivon, kiu instigis la junulinon, kredeble ne nur li estus prokrastinta sian unuiĝon kun ŝi, sed plie li estus kompreniginta al la markizo, ke tiu