Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/208

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

projekto de longa tempo kulturita, fariĝis revo tute ne efektivigebla.

Se la resaniĝo de sinjorino de Blasano malrapidiĝis, ne estis same por tiu de Viktoro. Dank’ al sia juneco kaj la amo de Josefino, la kapitano estis tute resanigita.

Sed, ĉar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l’ Afrika militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li daŭrigon de sia libertempo, kiu alvenis al la fino.

Por klarigi siajn vundojn, kompreneble li rakontis historion tute fantazian.

Poste li aliris al la urbo por peti ateston de la militkuracisto: li aldonis al sia letero tiun necesegan skribaĵon kaj sendis la tuton al sia hierarkia ĉefo.

La respondo de la regimentestro ne malfruiĝis. Dezirante montri al la kapitano, ke li tre multe lin ŝatas, ne nur li konsentis lian peton, sed plie li volis, ke tiu permesaĵo estu alportita de unu el kolegoj de Viktoro, la leŭtenanto Karadelo, kiu revenis Francujon.

— Ĉar vi estas devigata trairi Prelongon, por aliri al via familio, li diris iam al la juna oficiro, estu do sufiĉe afabla por halti en tiu urbo, kaj konigi al la kapitano Linŝardo la ĉagrenon, kiun mi sentis, kiam mi eksciis la malfeliĉon al li okazintan.

Komprenante ke tiu peto estas nur komando maskita, Karadelo respondis al la regimentestro, ke li trankviliĝu, ĉar la komisio estos plenumita.

Viktoro estis tre flatita de tia procedo. Dum la kelkaj tagoj, kiujn la leŭtenanto vivis en Prelongo, ĉiuj farmoloĝantoj klopodis, por ke la sendito de la regimentestro, reveninte al sia korpuso, forportu la plej bonan memoron de la gastado de li ricevita.

Eksciinte ke ĉeestas en la vilaĝo oficiro de l’ Afrika armeo, Valentino ektremetis. Ŝi pensis ke eble tiu junulo