Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/209

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povos doni al ŝi sciigojn pri la viro, kiun ŝi amas. Pro tio, ŝi petegis Matildon, ke ŝi instigu sian patron al intervidiĝo kun la leŭtenanto. La markizo, kiu siavice estis pli kaj pli maltrankvila pri la sorto de Frederiko, akceptis senproteste la proponon de sia filino. Do li skribis al Karadelo leteron en kiu li diris:

— Mi estus tre feliĉa interparoladi kun vi pri afero kiun mi konigos. Do estu sufiĉe afabla por fari al mi la honoron akcepti vespermanĝan inviton en la kastelo.

La leŭtenanto ĝoje konsentis. La manĝado estis tre kora. La vespero pasiĝis en la vintroĝardeno, en kiu la markizino prezentigis la teon.

Sinjoro de Prelongo sprite parolis pri multaj aferoj; poste, sin turnante al Karadelo:

— Je Dio, leŭtenanto, li diris, mi estas nekonita de vi. Kredeble mia invito ŝajnis al vi tre stranga: tamen lasu min vin danki pro via akcepto.

Karadelo sin klinis, ne respondante kaj atendante tion, kion oni petos de li.

En tiu momento, Matildo alproksimiĝis fraŭlinon de Savinako kaj diris mallaŭte:

— Venu do; mi volus montri al vi kiel delikate la tabakujo estas restarigita. Neniam mi faris pentraĵon pli ŝatindan. Estas neeble ekvidi eĉ la plej malgrandan riparon.

— Mi dankas vin, Matildo, respondis Valentino ridetante malĝoje. Vi estas bona kiel ĉiam. Ĉar vi antaŭvidas malbonan novaĵon, vi volas min foririgi.

— Sed mi ĵuras ...

— Ne ĵuru; vi dirus mensogon.

— Nu, kiam eĉ tio estus reala? Por ke la vero estu pli facile konita, ĉu ne estas pli bone, ke vi forestu? Eble via ĉeesto ĝenos tiun sinjoron, kaj malhelpos, ke li parolu libere.

— Ho! amikino mia, vi ne kredas eĉ unu vorton pri paroloj de vi diritaj. Vi scias ke la leŭtenanto Karadelo