Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/210

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tute ne scias la naturon de ligiloj, kiuj min jungas kun Frederiko. Do iel mi ne povas lin ĝeni. Cetere, daŭrigis la junulino ekscitiĝante, tia necerteco min mortigas. Mi pli amas koni la veron tuj, kia ajn doloriga ĝi estu.

La du amikinoj, kiuj, por paroli pli senmalhelpe, estis alirintaj ĝis la fundo de la ĝardeno, revenis apud la tablon, sur kiu liniiĝis maldikaj tasoj el porcelano. En tiu momento, la markizo diris al sia gasto:

— Vi kredeble konis junan sub-leŭtenanton nomitan Frederiko de Ruvezo.

— Ho, jes, tre bone. Pro tiuj vortoj la koro de Valentino batis rompeble. Ŝiaj belaj okuloj pafis al la fremdulo rigardon tiel borantan, ke ĝi ŝajnis fosonta lian cerbon tra la kranio, por ĉerpi lian penson, antaŭ kiam li ĝin elirigos.

— Li estas unu el niaj amikoj, daŭrigis Raŭlo. Ĝis tiuj lastaj semajnoj, ni regule ricevis sciigojn pri li. Sed liaj leteroj subite ĉesis. Ni ne scias tion, kio li fariĝis. Ĉu vi tion konas, sinjoro, kaj ĉu vi povas nin sciigi pri tio? Aŭdinte tiujn parolojn, la frunto de la juna oficiro videble malĝojiĝis.

— Ne, sinjoro: nek mi, nek iu inter miaj kolegoj estas kapabla certigi akurate tion, kion Ruvezo fariĝis.

Valentino palegiĝis: eltirinte sian poŝtukon, ŝi plendente ĝin mordis por haltigi la ploregojn. Ĉiuj silentis kortuŝe. Fine la markizino renaskis la interparoladon, dirante:

— Ĉu estus maldiskrete peti de vi en kiu loko li troviĝis kaj kion li faris, la lastan fojon kiam vi lin vidis?

— Ne, sinjorino. Mi parolos pri Ruvezo tiel pli volonte, ke tio, kion mi rakontos, estos tute laŭdplena por li.

— Parolu, sinjoro, parolu.

— Estis matene. Troviĝis en El-Goléa du skadroj de Afrikĉasistoj, kiujn mi partoprenis, kaj la infanteria regimento, en kiu via amiko estas oficiro. La antaŭan nokton estis atakitaj la antaŭpostenoj. La regimentestro,