Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/211

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu komandas la fortikaĵon, decidis ke li provos militeliron por fari ekzemplon. Parto de la garnizono antaŭeniris. Ĉar la malamiko sin malvidigis, la ĉefo haltigis la korpuson kaj demetis korpuseron, al kiu li komisiis la rekonon de marabuto staranta post kelka interspaco. Oni opiniis ke tiu konstruaĵeto kredeble liveris rifuĝejon al la forkurantoj. Al Ruvezo, kiu ĉefis la malgrandan bandon, oni ordonis senkompatan batalon. Mi troviĝis kun miaj rajdistoj, en la flugiloj, por lin helpi, se li estus atakita. Subite aro da Araboj, ne ekviditaj de ni pro faldo de l’ ebenaĵo, rapidis al ni. Post pafado multa kaj korpotuŝe pafita, ili forkuris sammaniere kiel ili estis alvenintaj, galope de siaj malgrandaj ĉevaloj, lasante sur la batalkampo kelkajn mortantojn kaj vunditojn. La infanterio same estis grave tuŝita: ĝi eĉ estis devigita iom reeniri malantaŭen pro la perforto de l’ atako. Pro tio, kiam, persekutinte la forkurantojn, mi revenis al ĝi por ĝin kolekti, mi ĝin retrovis nur malproksime de la loko en kiu okazis la batalo. Mirante, ĉar mi ne renkontis la oficiron, kiu ĝin ĉefas, mi petis de ĉefserĝento, ĉu sinjoro de Ruvezo estis mortigita dum la batalo. Tiu viro respondis, ke li ne scias, ĉar li estis tro okupita pro la memdefendo, por atenti al tio, kio okazis ĉirkaŭ li. Devigata preni la komandon de la tuta korpuso, ĉar mankis ĝia ĉefo, mi provizore devis forlasi ian serĉadon, kaj alkonduki al la tendaro tion, kio restis el la malgranda bando. La morgaŭan tagon nur ni povis aliri al la batalkampo, kaj enterigi niajn malvivulojn.

— Tiam sinjoro de Ruvezo ne troviĝis inter ili? petis sinjoro de Prelongo.

— Ne, sinjoro; ni malkovris neniun postsignon pri tiu malfeliĉa oficiro.

— Kial vi parolas tiamaniere? respondis la markizino. Ĉar vi trovis neniun divenigaĵon pri la sorto de nia amiko, kredeble lin oni militkaptis. Do restas espero.

— Ve! sinjorino, mi volus ĝin partopreni. Sed mi konas