Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/212

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ruvezon: li ne estas viro, kiun oni kaptas senbatale. Kredeble li kare vendis sian vivon; li falis, nur post kiam li estis farinta ĉirkaŭ si amason da kadavroj. Kiam li estis vundita sufiĉe grave por ke iu defendo estu neebla de li, tiam sed nur tiam, li estis kaptita kaj forportita.

— Tio senvaloriĝas, dum li estas ĉiam viva.

— Ve! respondis la oficiro per voĉo mallaŭta, sin turnante al la markizo por esti aŭdata nur de li, Araboj havas abomenindan kutimon: ili tranĉas la kapon de vunditoj.

Kvankam Karadelo tre mallaŭte parolis, tamen Valentino aŭdis. Ŝi subite stariĝis, puŝis ekĝemon haltigitan de sufoko, frapis la aeron per siaj brakoj kaj falis malantaŭen sur la sablon de l’ aleo. Ĉiuj leviĝis, klopodante por doni al ŝi la necesajn flegojn. Ŝia sveno daŭris almenaŭ dum kvarono da horo. Fine kiam ŝi estis iomete resaniĝinta, oni metis la malsanulinon sur apogseĝon, kiun du fortikaj servistoj portis en ŝian ĉambron.

Matildo kun ruĝaj okuloj malĝoje sekvis sian amikinon. Sinjorino de Prelongo ŝin kuniris por certiĝi mem, ĉu al la junulino nenio mankas. Kiam ŝi estis trankvila pri ŝia farto, ŝi proponis al sia filino, ke ambaŭ realiru al la ĝardeno, sed, ĉar Matildo petis de sia patrino la permeson resti apud sia amikino, la markizino malsupreniris sola.

Dum ŝia foresto, sinjoro de Prelongo informis Karadelon pri la situacio, al li sciigante, ke fraŭlino de Savinako estas la fianĉino de la grafo. La juna oficiro grande sin kulpigis, dirinte parolon, kiu en lia buŝo havis teruran verŝajnecon. La vespero finis silente; kaj kun profunda malĝojo la leŭtenanto premis la manon al li prezentitan de la markizo:

— Permesu al mi, li diris al Raŭlo, ke mi revenu morgaŭ min informi pri la junulino, kiun mia malprudenta frazo frapis tiel kruele.