Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/214

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al vi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.

La juna kastelmastrino mire rigardis sian amikinon: neniam ŝi estis vidinta sur ŝia vizaĝo ŝajnon tiel solenan. Kortuŝita mem de la ĵuro, kiun Valentino petis de ŝi, ŝi prezentis la manon al krucifikso, dirante:

— Mi ĵuras sur la animojn de Prelongoj, miaj prapatroj, kiuj mortis por la reĝo kaj por Francujo, ke neniam mi perfidos la sekreton, kiun vi al mi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.

— Kaj ĉu vi ĵuras same, daŭrigis Valentino, ke vi ĉiam min amos, ke neniam vi min malbenos, ke neniam vi min elĵetos for de vi?

— Sed certe, karulino, kaj tutkore; mi tion certigas. Sed fine kial tiuj misteroj, kial tiuj teatraĵoj?

— Matildo, respondis fraŭlino de Savinako, kaŝante sian kapon sur la bruston de sia amikino, mi tro amis sinjoron de Ruvezo; kaj post ses monatoj, mi estos patrino.