Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiu konfeso frapis fraŭlinon de Prelongo kiel fulmobato. Momente ŝi restis senresponda: fine ŝi plektis la manojn, kaj ekkriis:

— Vi, kulpa, Valentino. Ha! mi ĵuras, mi estis dubinta pri ĉiu ajn, sed ne pri vi.

— Ho! Dio mia, mi estas sufiĉe malfeliĉa: ne min malbenu.

— Sed fine, kion vi faros?

— Mi ne scias.

— Mia patrino estas bonkonsila: ŝi multe amas vin. Mi estas certa ke, malgraŭ via kulpo, ŝi vin pardonos. Kial vi ne konfesus al ŝi la veron?

— Matildo, memoru ke vi ĵuris sur la animojn de Prelongoj, ke vi ne min perfidos.

— Mi ĵuris, kaj mi respektos mian ĵuron, kio ajn alvenos. Sed kio malpermesas al vi tiun konfeson?

— La honoro de la nomo, kiun mi portas.

Apud la lito de fraŭlino de Savinako troviĝis skatoleto el Koromandela lako: la junulino ĝin prenis. Ĝin malferminte, ŝi el ĝi eltiris sinsekve diversajn alilandajn objektojn, kiujn ŝi pie metis apud sin. Fraŭlino de Prelongo rigardis ŝin agantan, mirigite. Fine, en la fundo, Valentino trovis tion, kion ŝi serĉas. Ĝi estis strangforma ponardo, havanta lignan prenilon kaj tranĉanton ondolinian: la pinto estis kovrita de flavbruna ŝmiraĵo simi-