Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/216

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lanta la rezinon. Esploristo estus facile rekoninta en ĝi Malajsan krison.

— Tiu skatoleto, diris respekteme fraŭlino de Savinako, enhavas ĉiujn memoraĵojn, kiujn mia patro kunportis de sia vojaĝo al Sumatra. Ian tagon, li estis persekutita de landano: li returneniris, lin atendis senŝancele kaj lin mortigis korpotuŝe per revolvera kuglo. Poste li kaptis tiun krison, per kiu la sovaĝulo penis lin pereigi, kaj ĝin konservis kiel memoraĵon de l’ okazintaĵo. Nu; mi tion ĵuras al vi, karulino mia, se iam mia honto estas konata ne nur de vi sed plie de alia persono, tiam mi puŝegos tiun ponardon en mian bruston.

Parolante, ŝi ĝin svingis: fraŭlino de Prelongo volis ĝin tiregi el ŝiaj manoj:

— Zorgu, Matildo; ne tuŝu ĝin. Ĝi estis venenigita de l’ upasa suko. Grataĵo, eĉ simpla pikvundeto, estas rapide mortiga.

Terurita, la juna kastelmastrino reeniris. Sed dum ŝia amikino relokis la krison en la skatoleton, ŝi sincere admiris tiun energion, kiun pli ol ĉiu ajn ŝi estis kapabla kompreni.

Post silento, ŝi diris:

— Ha! kiel vi devas lin malami.

— Kiun do?

— Sed tiun, kiu kaŭzis vian malfeliĉon.

— Infanino! ekkriis Valentino, kun rideto de nedifinebla kompato. Sed mi lin amas, sed mi lin amegas pli ankoraŭ ol kiam li estis tie ĉi, min kovrante per kisadoj. Eble mi trenos dum mia tuta vivo mizeran ekzistadon; eble mi pro tio mortos: neniam mi malbenos la memoron de Frederiko, neniam mi blasfemos tiun nomon, kiun mi balbutis meze de miaj plej feliĉaj amelmontroj. Kia ajn estos la estonteco al mi difinota, neniam mi pagos tro kare la horojn de ebriigaj plezuregoj, kiujn mi pasis inter liaj brakoj.

Matildo fariĝis revema. Kia do estis tiu sento sufiĉe