Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/217

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

potenca por venki la malfeliĉon, kaj orumi tutan ekzistadon! Kaj kial ĝi estas nekonata de ŝi? Post momento, ideo trairis ŝian cerbon.

— Ĉar vi ne volas paroli kun mia patrino pri via stato, eble vi ne estus sammaniere malkonsentanta pri mia maljuna nutristino. Vi scias ke, antaŭ ŝia edziniĝo, ŝi estis akuŝistino. Kredeble ŝi vidis multajn similajn okazojn, kaj povos montri al ni la vojon sekvotan.

— Ĉu vi estas certa pri ŝia diskreto?

— Vi scias mem, ke ĉiam ŝi estis al mi sindonemega. Plie, de la malfeliĉo okazinta al Kamuŝo, ŝi ŝuldas al mi ĉion. Ĉar miaj gepatroj sisteme rifuzas ĉiun kunrilaton kun ŝi kaj kun ŝia edzo, vi povas esti certa, ke ili ne perfidos nin.

Fraŭlino de Prelongo tiel partoprenis la interesojn de sia amikino, ke ŝi diris ni anstataŭ vi, ne tion rimarkante.

En tiu momento Celestino revenis, alportanta la eteron aĉetitan de ŝi ĉe la farmacisto. La interparolado tiam haltis.

La morgaŭan matenon, Matildo jungigis sian kaleŝon. Ĉar la markizino, demandinte Valentinon pri ŝia farto kaj ŝia dormado dum la nokto pasinta, petis de junulinoj la celon de ilia promenado, fraŭlino de Prelongo respondis:

— Ni esperas veturi ĝis la maro. Post la terura skuado sentita hieraŭ de mia plendinda amikino, ŝajnas al mi, ke la oceana blovado ŝin resanigos. Ni tagmanĝos ĉe mia nutristino, ĉar vi permesas ke mi kelkafoje ŝin vizitu, kaj ni revenos por la vespermanĝo.

— Tre bone. Agrable promenadu. La kaleŝo eliris, rapide tirita de la markizaj trotistoj. Kiam la patrino Kamuŝo ekvidis sian junan protektantinon kaj sian amikinon, ŝi levis siajn brakojn al la ĉielo, aŭdigante kriadojn de bruanta ĝojo.

Dum la junulinoj malsupreniris el la kaleŝo, ŝi ekkriis: