Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/219

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝante la maljunan akuŝistinon, mi estas mizerega. Pro tio mi venas, por ke vi donu al mi bonan konsilon.

— Aŭdu, diris Virginio, pripensante dum kelkaj minutoj: se vi trovos rimedon por klarigi vian foreston dum ses monatoj, vi povos veni ĉi tien. La loĝejo ne estas luksa kiel en la kastelo; sed fine, dank’ al la malavareco de via amikino, nenio mankas al ni. Mi povas certigi al vi, ke vi estos bone flegata. Kiam alvenos la momento, mi vin liberigos. Mi faros mem la deklaracion en la urbodomo: mi eĉ senŝancele elpensos rakonton, se la oficistoj montriĝas tro scivolaj. Ne timu, ŝi aldonis, vidinte ke la junulinoj tremetis, aŭdante la vorton “urbodomo”; ne timu: mi konas ĉiujn elirejojn de tiu ŝajna senelirejo. Poste ni vartigos la infanon per nutristino. Tiamaniere neniu suspektos ion.

— Sed ĉu vi ne timas ke via edzo ...

— Kamuŝo! Ha! ne estas konjekteble, ke li min malhelpos pruvi al vi mian dankemon. Kiam vi lokis ĉi tien nin ambaŭ, ni ĵuris, ke vi povos konfidi al ni, kia ajn estu la cirkonstanco. Prezentiĝas okazo al vi pruvi nian sindonemon: tio sufiĉas. Vi povas fidi al ni.

En tiu momento, Kamuŝo eniris, flirtigante la dekstran manikon de sia vesto, kiun ne povis plenigi lia forestinta brako. Li jam ekdiris kelkajn frazojn ĝentilajn por esprimi al la fraŭlinoj, kiel li estas kortuŝata pro la honoro, kiun al li ili faras, veninte lin viziti, kiam lia edzino, haltigante liajn afablaĵojn, lin fortiris en apudan ĉambron, dirante:

— Venu, maljunulo mia; mi volas interparoli kun vi. Restinte solaj, la du junulinoj sin kubutapogis sur la fenestron, kiu rigardas la maron. Dum ili vagigis siajn okulojn al la horizontaj malproksimaĵoj, ili sin sentis tiel okupataj de siaj reciprokaj pensoj, ke ili ne elparolis eĉ unu vorton.

Post kvarono da horo, Kamuŝo reeniris.

— Fraŭlino, li diris, sin turnante al Valentino, kiun li