Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/220

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

salutis tre respekte, mia edzino al mi ĉion rakontis. Vi bezonas nin; vi povas nin uzi. Se mi partoprenus ankoraŭ la servistaron de lia markiza Moŝto, mi dirus: “ne”: ĉar tia ago estus perfido al la mastro. Sed li min forpelis kiel hundon: mi ŝuldas al li nenion. Mi bone scias ke lin erarigis la ŝajnoj: pro tio, mi ne lin riproĉas malame: sed nur tiun senkulpigon mi povas doni al li. Sed kontraŭe mi ĉion al vi ŝuldas, via fraŭlina Moŝto, li aldonis, sin turnante al Matildo: kaj mi scios pruvi ke, helpinte la maljunan Kamuŝon, vi ne faris komplezon al maldankemulo.

Post la tagmanĝo, la du junulinoj dankis la eksgardiston kaj lian edzinon, aldoninte ke baldaŭ Valentino venos loĝi ĉe ili, tuj kiam ŝi estos trovinta taŭgan rimedon por klarigi sian eliron el la Prelonga domo. La kaleŝo ekruliĝis rapidege kaj revenis al la kastelo.

Certe Valentino estis tre kulpa, tro obeante la instigojn de sia koro. Sed io troviĝis, kio procesis por ŝi la profiton de senkulpigaj cirkonstancoj. Ŝi ne havis patrinon por zorgi pri ŝi. Estante ankoraŭ infanino, ŝi perdis sian patron kaj oni povas aldoni sian patrinon samtage, ĉar sinjorino de Savinako estis frapita de frenezeco pro ĉagrenego. Plie la intima karaktero de tiu junulino estis antaŭ ĉio esence ina, tio estas pasia. Ofte sinjorino de Prelongo rimarkis, ne sen maltrankvileco, la instigecojn de tiu vivega natureco, kiu agis unue kaj antaŭpensis nur poste.

Se Valentino estus estinta ŝia filino, eble ŝi estus peninta haltigi la fervorojn iom tro malprudentajn de tia organeco. Sed la markizino havis sur ŝin neniun rajtan aŭtoritaton. Kvankam ja la junulino partoprenis la familion, tamen ŝi troviĝis en Prelongo nur kiel gastino, kiel invititino. La patrino de Matildo timis ke, per mallerta intermeto, ŝi vundus la karakteron iom ofendsenteman de fraŭlino de Savinako, eble ŝin instigus eliri for de la kas-