Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/221

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

telo, kaj sekve senigus sian filinon da la sola amikino al kiu ŝi sentis veran amikecon. Loĝinte Frederikon kaj Valentinon, ĉiun en la plej apartigitaj partoj de la kastelo, sen ebla komunikaĵo, sinjorino de Prelongo kredis, ke tio sufiĉas.

Fine la fatalo sin intermetis. Devigita, pro ŝiaj devoj de mastrino kaj de fianĉina patrino, zorgi nur pri sinjorino de Blasano kaj pri ŝia filo, la kastelmastrino dankis fundkore fraŭlinon de Savinako pro ŝia diskreteco, ĉar ŝi ne ĉeestis ĉe intimaj vesperkunvenoj rezervitaj nur al la familio. Sinsekvaj fariĝoj sendependaj de la voleco, ekzemple la fulmotondro, vindis la junulinon en reton, kies maŝoj ĉiutage kuntiriĝis: kaj la malfeliĉa infanino, nekonscia suferantino de sia natureco kaj de cirkonstancoj, estis nun sola por subportadi la pezon de ĉiuj tiuj amasiĝintaj okazintaĵoj.

Alveninte en la kastelon, Valentino trovis la markizinon, kiu ŝin atendis. Tuj post la eliro de du junulinoj, sinjorino de Prelongo trovis en la leteraro leteron stampitan de Parizo, adresitan al fraŭlino de Savinako, kaj portantan tiujn vortojn skribitajn sur la koverto: “Urĝa kaj propra”.

La legado de tiu letero multe kortuŝis la junulinon; kaj ŝi ĝin montris al la markizino, petante de ŝi konsilon. Amiko de ŝia onklino Artemiso ŝin sciigis, ke la maljuna piulino estas malsanega, kaj ke Valentino devos rapidi, se ŝi deziras kisi sian parencinon unufoje ankoraŭ antaŭ kiam ŝi mortos. Kvankam fraŭlinon de Savinako ne tre kontentigis la procedoj, kiujn la maljunulino uzis al ŝi, tamen ĉi tiu estis ŝia onklino, la fratino de ŝia patro. Fraŭlino Artemiso akceptis sian nevinon kiam ŝi fariĝis orfino, kaj ĝis la tago en kiu ŝi renkontis Matildon, la junulino havis kiel hejmon nur la domon de ŝia onklino.

— Via devo estas nediskutebla, infanino mia, diris la