Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/222

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

markizino. Ordonu ke Celestino faru tuj vian valizon, kaj forveturu per la unua vagonaro.

— Tia estis mia intenco, sinjorino. Mi estas feliĉa, vidante ke vi same opinias. Mi supreniras por ĉion preparigi.

— Mi vin akompanas, Valentino, aldonis fraŭlino de Prelongo. Tio ebligos ke mi kunestu pli longatempe kun vi.

Dum la ĉambristino, restinta en la tualetejo, enpakis en vojaĝkeston tolaĵojn kaj vestojn, la du amikinoj, rifuĝinte en la ĉambron de fraŭlino de Savinako, interparoladis mallaŭte:

— Kion fari? diris Valentino: tiu malsano ĝenas ĉiujn niajn projektojn.

— Kontraŭe, karulino mia, ĝi ilin helpas.

— Kiamaniere?

— Aŭskultu min tre atente, kaj obeu litere miajn konsilojn.

En apuda ĉambro Celestino daŭrigis sian enpakigon, puŝante la meblojn, malfermante la tirkestojn. Por ke tiu knabino ne ŝin aŭdu, fraŭlino de Prelongo alproksimiĝis al la orelo de ŝia amikino. Dum kvarono da horo almenaŭ ŝi parolis mallaŭte.

De tempo al tempo Valentino skuis la kapon, signe de aprobo. Momente ŝi preskaŭ ekrifuzis, sed Matildo insistis: fraŭlino de Savinako ŝajnis akcepti la motivojn, kiujn ŝia amikino klarigis al ŝi. Fine ili ambaŭ leviĝis, dum Valentino diris:

— Tiamaniere la afero estas perfekta. Tute certe, dank’ al la rimedo montrita de vi, viaj gepatroj ne volos plu eĉ aŭdi pri mi. Sed neniam vi scios kiel profundkore mi suferas, ŝajnigante pagi per maldankeco la bonfarojn per kiuj ili ĉiam min plenigis.

— Mi komprenas, mi eĉ partoprenas tiun senton. Sed kion vi volas? Estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn. Tio daŭros nur dum mallonga tempo. Oni vin