Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/223

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maljuste juĝu dum ses monatoj, la afero ne estas grava, kiam mi scias pri tio la plenan veron. Kiam tiu templimo estos pasinta, vi facile senkulpigos vin; kaj neniam oni reparolos pri tiuj malĝojaj okazintaĵoj.

La kaleŝo atendis en la precipa korto. Glutinte rapide malgrandan manĝeton, la du amikinoj lokiĝis en la veturilon. Alveninte en la stacidomon, ili sin reciproke kisadis amikeme. Valentino akompanata de Celestino supreniris en la vagonon: la vagonaro ekruliĝis. Dum kelkaj minutoj Matildo sekvis per la okuloj la blankan fumon de la lokomotivo, kiu veturigis fraŭlinon de Savinako al Parizo, tio estas al la nekonato.

De kvar jaroj, la du junulinoj ne sin forlasis. Duobla fariĝo samtempa, la edziniĝo de l’ unua, la kulpo de la dua ilin baldaŭ disigos. Kio alvenos? Ĉu ili povos ĉerpi en si mem sufiĉe da maltimo, sufiĉe da spiritĉeesto por taŭge ludi la rolon, kiun al ili trudas la cirkonstancoj, sed por kies plenumo tre malbone ilin preparis ilia edukado?

Kiam fraŭlino de Savinako alvenis Parizon por diri al sia onklino lastan adiaŭon, estis tro malfrue. Du horojn antaŭe, fraŭlino Artemiso estis elspirinta sian lastan blovon.

La posedaĵo de la mortintino estis rilate grava. Oni tuj almetis la sigelojn. Atendante ke oni ilin formetu, kaj ke oni malfermu la testamenton, Valentino, ĉiam akompanita de sia ĉambristino, lokiĝis en apudan hotelon. Ŝi skribis al la markizino mallongan letereton, por ŝin sciigi pri la morto de sia maljuna parencino. Samtempe ŝi skribis alian leteron longan, plenan da detaloj, superfluantan de amikeco, kiun ŝi sendis al la Kamuŝaj geedzoj, kun tiu surskribo “Por redoni al fraŭlino de Prelongo”.

Suzano estis iom mirigita pri la sekeco de Valentinaj frazoj. Pro tio, sentante sin ofendetita, ŝi respondis mal-