Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/224

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

varman bileton de simpla kondolenco, ŝin senkulpigante, ĉar, pro ŝia farto, ŝi ne povas ĉeesti ĉe la entombigo de fraŭlino Artemiso. La junulino ekploris, ricevinte tiun leteron.

— Nu, ŝi diris, Matildo estis prava. Tiu necesega sed malĝojega komedio pli bone sukcesas ol mi estus tion dezirinta. Ve! kiel mi estas malfeliĉa, devigite al tiaj hipokritaĵoj.

La testamento estis verkita laŭ terminoj jam antaŭviditaj de ĉiuj, kiuj vizitadis la maljunan piulinon. Ŝi tute malheredis sian nevinon kaj donis siajn riĉaĵojn al monaĥinejoj iaj. Tamen, pro restaĵo de hontemo, kiu mirigis ĉiujn ĉeestantojn, la junulino estis enskribita por dumviva rento da dek mil frankoj, kiu ebligis ke ŝi manĝos kaj ne konos la mizerecon.

Ĉiutage Valentina sciigis Matildon pri tio, kio okazis, kaj al ŝi skribis longan leteron, kiun ŝi adresis al ŝi ĉe Kamuŝon. Kiam la heredaj aferoj estis finitaj, la junulino komprenis, ke estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter ŝi kaj ŝia amikino. Multe ploradinte, petinte de Dio pardonon pro la mensogo, kiun ŝi estos devigita fari, ŝi sidiĝis antaŭ sian tablon kaj skribis al sinjorino de Prelongo. Sed ŝi sinsekve disŝiris multajn leterprovaĵojn, antaŭ kiam ŝi estis sukcesinta unu, kiu ŝin kontentigas. Ĉiam senvole enŝoviĝis kelkaj amemaj aŭ dankemaj vortoj, kiujn, laŭ sia projekto, ŝi devis senkompate forĵeti. Fine ŝi decidis, ke ŝi rekopios la malplej malbonan: ĝi estis verkita laŭ jenaj terminoj:

Sinjorino,

Hodiaŭ, ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fali, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.