Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/232

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed ĉu vi kredas, infanino mia, ke estus inda de ni kaj eĉ de vi ia peto de klarigo? Se fraŭlino de Savinako nun rifuzas ĉiun kunrilaton kun la Prelonga familio, ŝi estas tute libera. Cetere ŝi tion diras al ni sufiĉe klare.

Matildo povis tre malfacile deteni rideton.

La markizino daŭrigis:

— Kiam eĉ ni intencus subiri ĝis tiu peto, ni ne povus tion fari, ĉar ŝi ne lasis al ni sian adreson.

— Patrino mia, alvenas al mi ideo. Antaŭ kelka tempo, vi konsilis al mi naŭtagan religian enfermiĝon en monaĥinejo, kiam la farto de sinjorino de Blasano estos sufiĉe bona, por ke oni povu decidi en kiu dato fariĝos mia edziniĝo. Ĉu vi tion memoras?

— Jes, mi ne forgesis. Sed ĉu estas ia rilato inter ...

— Kiu min malhelpas elekti la monaĥinejon en kiu Valentino faras sian novicecon?

— Sed bedaŭrinde, mia kara infanino, ĵus ni ne konas tiun monaĥinejon.

— Pardonu min, ĉar mi insistas. Forlasante Prelongon, Valentino neniel intencis fariĝi monaĥino. Do, devige ŝi estis influita. Per kiu? La respondo ne estas duba: per la ĉirkaŭantoj de ŝia onklino. Sed fraŭlino Artemiso estis intima amikino kun la Superulino de Ursulinoj; per ŝi mi havos certe la sciigojn, kiuj al ni mankas.

Fraŭlino de Prelongo, kiu parolante ekscitiĝis, neniam estis pli rava. Raŭlo ŝin rigardadis admire kaj mallaŭte murmuris:

— Kia kapo! kia potenco al rezonado! kial bedaŭrinde ŝi ne estas fraŭlo?

— Tiamaniere, daŭrigis Matildo, mi kredas ke la aferoj plej bone aranĝiĝos. Via indeco malhelpas, ke vi faru la unuan paŝon. Ne estas same por mi, pli juna ol ŝi. Cetere mi ne persekutas ŝin: mi ŝin renkontas hazarde sur kampo neŭtra. Ni reciproke klarigas al ni la malbon-