Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/233

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komprenaĵojn: kaj vi vidos, ke mi estas prava, certigante, ke ŝi al ni revenos.

— Mi certigas al vi, ke mi estus tre feliĉa pri tio, ĉar de kvar jaroj mi al ŝi amikaliĝis. Se ŝi, petante pardonon, revenus al mi, mi sentas, ke mi plezure al ŝi malfermus miajn brakojn.

Fraŭlino de Prelongo ŝajnis subite tre okupita al la distranĉado de flugilo fazana en sia telero. Ĉar necese estis, ke ŝi kaŝu al ĉiuj ĉeestantoj la ĝojan fajreron, kiu brilis en ŝiaj okuloj. Ŝi estis sukcesinta: de nun ŝia amikino ne timis plu ian danĝeron; kaj ŝi povis rigardadi la estontecon per okulo trankvila.

Tuj kiam ŝia letero estis skribita, fraŭlino de Savinako metis en la manon de sia ĉambristino bankan bileton da cent frankoj, por doni kompensaĵon pro la domaĝo al ŝi kaŭzita, kaj ŝin forpermesis, dirante, ke ŝi eniras en monaĥinejon. Poste Valentino forlasis Parizon per la Norda stacidomo, kaj, farinte kurbiĝon, aliris nokte al la Kamuŝa domo, ne rimarkite.

Kompreneble fraŭlino de Prelongo estis avertita. Ĉar ŝi antaŭnelonge ĵus estis vidinta sian amikinon tute sanan kaj sukcese plenumintan ŝian malsimplan vojaĝon, pro tio vidiĝis sur ŝia vizaĝo tiu ŝajno de kontento, kiun tre bone rimarkis la okulo sagaca de la markizino.

La akcepto, trovita de fraŭlino de Savinako ĉe la Kamuŝaj geedzoj, estis tia, kian deziris Matildo. Tiuj gebonuloj fervore klopodis, translokis sian tutan meblaron, kompreneble donis al sia beleta loĝantino la plej belan ĉambron, kaj ĝin ornamis per ĉiuj objektoj iom luksaj, de ili poseditaj. Sed terura malamiko atendis la junulinon: ĝi estis la enuo. Por eviti la maldiskretajn rigardojn de maloftaj pasantoj, kiuj promenadis en tiu loko, Valentino devige restis enfermita dum la tuta tago. Nur dum la vespero, ŝi povis iom eliri por spiri la vivigan aeron, elblovatan el la maralto. Verdire, dum la vintro