Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la nokto alvenas rapide, kaj la maldolĉeco de la vetero igas la promenadojn malmulte agrablaj.

La patrino Kamuŝo faris ĉion eblan por ŝin distri: sed ŝia senĉesa babilado pli lacigis Valentinon ol ĝi ŝin amuzis; escepte tamen kiam Virginio parolis pri sia malnova metio, kaj rakontis aventurojn similajn al tiuj de la junulino, aventurojn kies ŝi estis sola atestantino. La stato en kiu troviĝis fraŭlino de Savinako ebligis, ke la maljuna akuŝistino penetru en detalojn, kiujn ŝi ne estus kuraĝinta rakonti, en la ĉeesto de Matildo. Tiamaniere la horoj pasis malrapide, tre malrapide, sed pasis tamen en la dometo konstruita sur la krutaĵo.

La rimedo, kiun plej ofte uzis Valentino por kontraŭbatali la enuon, estis la legado. Sed la libraro de Kamuŝo, tre maldensa, enhavis nur librojn de ĉasarto. Tiu de Matildo estis baldaŭ legita ĝis la lasta libro. Certe troviĝis la granda librejo de la kastelo, kiu estus enhavanta nekonsumeblan libraron, se al fraŭlino de Prelongo oni estus permesinta eniri en ĝin libere. Sed kredeble en ĝi troviĝis libroj, kiuj ne taŭgas al junulino, ĉar la markizo ĉiam ŝlosis zorge tiun ĉambron kaj Matildo ne kuraĝis peti de li la ŝlosilon. Fine ŝi trovis kelkajn librojn pri natura historio, kiujn ŝi alportis triumfe al fraŭlino de Savinako. Ne havante pli amuzan legaĵon, ŝi ilin englutis ĝis la lasta linio, kaj tiamaniere sin nevole instruis.

Sensenteble ŝi interesiĝis al fenomenoj, kiujn ŝi havas konstante sub siaj okuloj. Ŝi lernis kiamaniere la ondoj translokas la kontinentojn sur la supraĵo de la globo, iom post iom, molekulon post molekulo. Tiam ŝi observis interese tiun senĉesan ludon de l’ ondego detruanta la krutaĵon, dum ĉiu maralfluo, kaj ĝin transportanta pli malproksimen sub formo de ŝtonetoj kaj de sableroj: kaj tio senhalte, senripoze, senlace. Ofte, akompanata de Kamuŝo kaj de Virginio, ŝi malsupreniris sur la marbordon, al ili klarigis fenomenojn, kiuj ilin mirigis, kaj rimarkigis detalojn, kiujn ili vidis ĉiutage, sed