Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

revenis per la sama vojo. Poste ili supreniris la serpentiĝantan vojeton kondukantan supren de la krutaĵo, kaj reeniris hejmen por enlitiĝi.

Malgraŭ la intereso, kiun ŝi ĉerpis el siaj legadoj, Valentino estus sekiĝinta pro enuego en la soleco en kiu ŝi troviĝis, se, trifoje en semajno, ŝi ne estus ricevinta la viziton de ŝia amikino. Matildo alvenis galope de sia ĉevalo, ĵetis la bridon al Kamuŝo, kiu ĉiam ŝin atendis sur la sojlo de la pordo, kaj kuris kisi fraŭlinon de Savinako, Dum du horoj, la junulinoj ne laciĝis, ripetante ĉiam la saman demandon.

— Ĉu ĝi estos knabo? ĉu knabino? kiun nomon ĝi ricevos? Kelkafoje ili restis malantaŭ la vitraĵoj de la fenestro, kaj rigardadis la ŝaŭmigan ventegon, alkurantan el la fundo de l’ horizonto, kaj rompegantan siajn ondegojn pieden de la krutaĵo, sub fumokolora ĉielo.

Ian tagon, Oceano estis trankvila. Sur barko fortike alligita al peco de rifo, laboristoj penis fiksi sur la sablan fundon longan feran stangon, sur kies pinto vidiĝis skribita tabulo.

Mirante la du amikinoj diris al Kamuŝo: “Kion do ili faras?”

— Ili metas stangon por montri ke la loko estas danĝera. Tie troviĝas terura fluo, kiu borderas la bordon dum kvin cent metroj, kaj poste supreniras al la maralto. Kredeble vi rimarkis, ke neniam ŝipo kuraĝas naĝi tie.

— Nu, vi estas prava.

— Ĝi timus la fluon. Ĉiu barko, kiu nesingarde en ĝin enirus, estus minacata de tuja rompego kontraŭ la rifojn. Rigardu, fraŭlinoj; la laboristoj zorge alligis sian boaton, kaj la ŝnuregoj estas fortege streĉitaj.

Dum kelkaj minutoj ankoraŭ Matildo rigardis interese tiun vidaĵon novan por ŝi. Poste, ĉar sonoris la horo por